38.10326758.207401

Ĝejtun (angla transskribo Jeitun) estas arkeologia elfosaĵejo en suda Turkmenistano, ĉ. 30 km nordokcidente de Aşgabat en la montaro Kopet Dag. Ĝi estas plej malnova pruvaĵo pri agrokultiva kulturo en meza Azio: la kultivado de primitiva tritikospeco estas certa.

Ĝejtun (Turkmenio)
Ĝejtun (Turkmenio)
DEC
Ĝejtun
Ĝejtun
Ĝejtun

La vilaĝo konsistas el ĉ. tri dekduoj da domoj el sunsekitaj argilaj blokoj. La arkeologiaĵoj estas datitaj je la junŝtona epoko kaj etendiĝas ĝis la 7-a jarmilo a.K.. La arkeologiaĵoj kiel ŝtonaj manmuleiloj, dekoritaj ceramikaĵoj kaj laboriloj supozigas, ke jam tiutempe oni specialiĝis je la diversaj laboroj. La trovitaj ŝafaj ostoj pruvas la jam okazintan aldomigon de la ŝafoj.

Ĝejtun-on malkovris kaj elfosis en 1957 V. M. Masson.

Rete, angle redakti