Ĝemela ŝipofratina ŝipo estas termino el la ŝipveturado kaj estas la nomo por du ŝipoj kiuj estas identaj aŭ havas grandajn konformaĵojn.

La altŝip-duonĝemelaj ŝipoj Sagres kaj Gorch Fock (II)

Por la nocio ĝemela ŝipo ekzistas du eksplikoj. En la konversacia lingvo, ĝemela ŝipo signifas ke estas grandaj similecoj inter unu aŭ pluraj ŝipoj, kiel ili devenas el unu parencaro. En la fakula lingvo, tiu termino nur povas esti uzata se ŝipo reale estas el tiu klaso kaj grandparte konformas kun la originaj konstruplanoj ĉe kio la esencaj karaterizaĵoj estas konformaj. Se ekzistas grandaj devioj ene de konstruserio, oni parolu pri duonĝemela ŝipo.

La plej granda kostero en la ŝipkonstruado estas la konstrua kaj planiga fazo. Per uzado de la samaj konstruplanoj ĉe pluraj ŝipoj oni povas redukti la kostojn (sinergio-efekto). Krom tio la konstruado fariĝas pli simpla pro normigo. Fine ankaŭ la anstataŭigaj partoj por riparoj estas pli malmultekostaj se oni konstruas ili en etaj serioj.

La plej famaj ĝemelaj ŝipoj estas la RMS Titanic, la RMS Olympic kaj la HMHS Britannic.