Ĝeneralcela programlingvo

Ĝeneralcela programlingvo, aŭ universala programlingvo estas programlingvo destininta por verki programojn en diversaj aplikterenoj.

Tiu koncepto estis populara en la jaroj 1960-aj, kaj implicis krome «altnivelan» programlingvon — ja, kvankam ĉion ajn eblas programi en asembla lingvo, tamen tradicie tian lingvon oni ne rigardis «ĝeneralcela» (aldonendas, ke la programoj en tia lingvo taŭgas nur por specifa komputila arkitekturo, do estas «specialaj» por iu tipo da komputiloj). La pinto de tiudirekta evoluo estis PL/I, en kiu oni provis kombini la rimedojn de tiam plej gravaj aplikterenoj, la ciferecan analitikon, tradicie priservatan de Fortrano, kaj la negocajn aplikojn, priservatajn de Kobolo.

Tiu koncepto fiaskis, kaj reage aperis Paskalo, kaj de tiam ĝeneralcela signifas plie malspeciala — t.e. programlingvo, ne entenata rimedojn por iu speciala apliktereno. En tia okazo la lingvo «ĝeneralcela» estas malpli povuma ol lingvo speciala: ĝi estas lingvo speciala minus la rimedoj specialcelaj. Ada estis provo iel kombini la du konceptojn.

Inter la lingvoj, tradicie (kaj ne ĉiam trafe) klasataj kiel «ĝeneralcelaj» aperas, ekz-e