Konceptado

(Alidirektita el Ĝeneraligado)

Konceptadoĝeneraligado estas mensa kapablo per kio oni formas kaj unuigas multajn ideojn en ĝenerala ideo.

Unue oni perceptas la objektojn, poste oni ilin komparas al aliaj, poste oni abstraktigas la kvalitojn apartajn kiuj ne estas komunaj al ĉiuj objektoj, poste oni ĝeneraligas laŭ la punktoj de simileco, fine, oni nomigas la konceptojn tiel ĝeneraligitajn. Per tiu malsimpla procedo, oni alvenas al koncepto aŭ ĝenerala ideo. Tiel, vidante kaj observante multajn bovinojn, oni povas, per tiu procedo, alveni al ĝenerala ideo de bovino. En tiu ĝenerala koncepto oni komprenas la kvalitojn kaj propraĵojn komunajn al ĉiuj bovinoj kaj forigi tiujn ne komunajn al ĉiuj. Oni povas tiel formi ideon de Napoléon Bonaparte unuigante liajn karakterotrajtojn kaj formi ideon ĝeneralan de li.