Ĝenova Esperanto-Rondo Studenta

Ĝenova Esperanto-Rondo Studenta (ĜERS) estas organizaĵo, kreita en Ĝenovo (Italio) ĉirkaŭ 1986 fare de Monica Zambardi kaj Guido Ricci. Ties membroj estis inter aliaj Luca Rolandi, Guido Carravieri, Cristina Balzarini, Adolfo Conti, Maurizio Bertoli, Silya Aronova. ĜERS organizis dum kelkaj jaroj kursojn pri Esperanto ĉe la sekvaj institucioj: Centro Comunità di Albaro, Centro Giovanile Montebruno, Parrocchia N. S. della Consolazione. Danke al la subteno de la Ĝenova universitato kaj al donaco de la heredantoj de ĝenova esperantisto, ĜERS akiris bibliotekon kun kelkcent volumoj.

Post la elmigro de la aliaj ĉefaj aktivuloj, Cristina Balzarini daŭrigis la ekziston de la grupo transformante ĝin al la Ĝenova Esperanto-Grupo..