Ĝuĥa (araba: جُحا), kelkfoje konsiderata la sama persono kiel Nasr ad-Din, estas humura rolulo en la folkloro de la plej multaj arabaj landoj kaj la islama mondo, en la Proksima Oriento, en Mezazio, en Kaŭkazo, kaj en Balkano. La nomo Ĝuĥa ankaŭ estas ofta inter tieaj malplimultoj kiel orientaj judoj kaj Ĝuĥa -rakontoj estas ĝenro en ladinlingva literaturo. Ĝuĥa havas malsamajn nomojn en multaj lingvoj.

Ĝuĥa
folklora persono • homo eble fikcia
Informoj
Sekso vira
vdr

La rolulo de Ĝuĥa ŝanĝiĝas de rakonto al rakonto, kaj li aperas foje juna kaj foje maljuna, foje saĝa kaj foje kiel stulta, foje edziĝinta kaj foje fraŭla. Li estas la enkorpiĝo de la averaĝa persono. La rolulo de Ĝuĥa reprezentas trompanton kiu ofte estas trompita, speco de vilaĝa malsaĝulo kiu estas kaj krimulo kaj senkulpa kiu finas fali en la kaptilon kiun li metas por aliaj. Ĝuĥa ankaŭ estas nomita Nasradin Mulla (kontraste al Nasradin Efendi). Mulla estas honortitolo por instruisto, sed Nasradin Mulla instruas per sia stulteco kaj tiel peras la mesaĝon, ke la vortoj de instruisto ne estu akceptitaj sen ekzamenado.

Vidu ankaŭ redakti