Ğ1

socia ĉifrovaluto lanĉita en 2017

Ğ1 (prononcita kiel "Ĝuno" en Esperanto)[1] estas samtavol-komunikada ĉifrovaluto, bazita je la programaro Duniter.

Ĝia sistemo de mona kreado ne estas same kiel tiuj de aliaj ĉifrovalutoj.[2],[3] Ĝi sekvas principon de spaca kaj tempa simetrio de mona kreado inter homoj. Tial, ĉiu homo rajtas ekhavi membro-statuton enirante la fidan reton, kaj tiel partopreni en la mona kreado kaj ĉiutage ricevi la saman parton kiel la aliaj membroj. Pro tio Ğ1 estas mono de Universala Dividendo (UD).[4],[5],[6],[7]


Teoria funkciado redakti

Mona kreado redakti

Pro ĝia sistemo de mona kreado, Ğ1, ne same kiel aliaj ĉifrovalutoj, estas libera mono kiel priskribite de la Teorio Relativa pri Mono.[8]

La Teorio Relativa pri Mono inspiriĝas je libera programaro, ĝi do antaŭtenas kiel fondamentajn regulojn la 4 ekonomiajn liberecojn kiujn difinas la Free Software Fundation.[9]

Tiuj 4 liberecoj induktas ke mono ne devas esti centreme kreita, nek far bankistoj nek far potencaj kalkuliloj. Laŭ tiu teorio, mono devas esti kreita egale laŭ ekonomia spaco kaj tempo, far ĉiu uzanto. Tio estas, ke ĉiu homa membro de la libera mono devas krei la saman porcion de mono kie ajn tiu estas, kaj je ajna momento.

Tiu porcio de mono devas valori koeficienton de la mona stoko, dividita per la nombro de membroj: c × (M/N). La teorio montras, ke alta koeficiento favoras novulojn dum malalta koeficiento favoras la plej malnovajn membrojn. Valoro ĉirkaŭ 10% ŝajnas akceptinda.

Tiu daŭra mona kreado (sen videbla detruado) aŭtomate induktas daŭran pliiĝon de la mona stoko. Iam ajn ĉiu kreas la saman porcion de mono, do tiu porcio proporcie pliiĝas. Tio provokas eksponencialecan pliiĝon de la kvanto da mono.

Laŭ la principo de relativeco ne gravas la kvanto da mono, gravas la parto de mona stoko kiun ĉiu posedas. Tial, dum interŝanĝoj da libera mono, la mezurunuo ne estas kvanto da Ğ1. Oni anstataŭe uzas la nombron de porcioj, kiujn ĉiu posedas. Kiam oni kalkulas per nombro de porcioj, ne estas pliiĝo de mona stoko sed nur egala disdonado de tiu stoko.

Universala Dividendo (UD) redakti

Tiel daŭra kreado de mono far ĉies membroj iĝas universala dividendo. Tiun dividendon oni povas taksi kiel bazan enspezon[10],[11] sed ĝin oni ne povas taksi kiel enspezon de sufiĉeco (pro subjektiveco de sufiĉeco).

Mona kreado estas kalkulita tiel ke ĝi estu je 4,88% dum periodo de 6 monatoj (iom malpli ol 10% ĉiujare). Tiu kreado distribuiĝas laŭ ĉiu tago de la jaro. Valoro de taga UD estas rekalkulita je ĉiu ekvinokso. Ĉiu membro de la fida reto ricevas sur sian konton ĉiutage 1 UD.

Po 1 UD tage kaj persone, tio estas konstanto. Tiu konstanto utilas kiel mezurunuo por prezoj kiuj ne ŝanĝiĝas laŭ mona stoko. Se Ğ1 aspektas inflacieme laŭ kvanto, ĝi ne estas tia laŭ relativeco (kiam oni kalkulas per UD).

Pro tiu daŭra pliiĝo de la mona stoko, ĉiuj kontoj iom post iom konverĝas ĝis la meznombro de la mona stoko dividita per la nombro de membroj. Kiam la aktiveco estas neŭtrala (elspezoj egalas al enspezoj), tiun meznombron oni atingas post 40 jaroj.

Evoluo de valoro de UD
Dato Valoro Komento Mona stoko Nombro de membroj M/N M/N en UD
2017-3-8 10,00 Ğ1 Eko de Ğ1 590,00 Ğ1 59 10,00 Ğ1 1,00
2017-3-21 10,00 Ğ1 Unua korektado de la valoro de Ğ1 8 580,00 Ğ1 65 132,00 Ğ1 13,20
2017-9-20 10,01 Ğ1 313 143,03 Ğ1 303 1 033,47 Ğ1 103,24
2018-3-22 10,02 Ğ1 1 308 655,95 Ḡ1 841 1 556,07 Ḡ1 155,29
20-9-2018 10,04 Ğ1 3 365 648,23 Ḡ1 1 328 2 534,37 Ḡ1 252,93
2019-3-22 10,07 Ğ1 6 160 615,70 Ḡ1 1 745 3 530,43 Ḡ1 350,58
2019-9-20 10,11 Ğ1 9 901 810,56 Ḡ1 2 229 4 442,26 Ḡ1 439,39
2020-3-21 10,16 Ğ1 14,398 M Ḡ1 2 641 5 451,72 Ḡ1 536,58
2020-9-20 10,23 Ğ1 19,414 M Ğ1 2 788 6 963,41 Ğ1 680,68
2021-3-21 10,32 Ğ1 24,97 M Ğ1 2 979 8 323 Ğ1 806
2021-9-20 10,42 Ğ1 Bloko 459 427 30,813 M Ğ1 3 471 8 877 Ğ1 852
2022-3-21 10,51 Ğ1 Bloko 510 460 38,467 M Ğ1 4 694 8 195 Ğ1 780
2022-9-20 10,59 Ğ1 Bloko 560 701 49,112 M Ğ1 6 311 7 782 Ğ1 734

Videblas ke tiu evoluo ne egalas al 4,88% ĉiusemestre. Tio estas ĉar la evoluon influas la nombro de membroj. 4,88% estos atingita kiam la nombro de membroj estos stabila.

Praktika funkciado redakti

Praktike, uzo de Ğ1 similas al funkciado de Loka Interŝanĝa Sistemo (LIS), sen lokaj limoj. Same kiel en LIS, ligoj kaj renkontiĝoj inter membroj estas favoritaj.

Ne estas kotizoj por aliĝi, ĉiu povas krei konton el la kliento.[12]

Fida reto redakti

Ğ1 malsamilas al aliaj ĉifrovalutoj pro ĝia fida reto, integrigita en la blokĉeno.

Por iĝi kunkreanto de mono, membron devas certigi almenaŭ 5 aliaj membroj.

Tiu fida reto celas identigi siajn uzantojn laŭ tute sencentrema maniero, por limigi monfalsado per uzado de pluraj kontoj.

Pluarj kondiĉoj en la reto malebligas fraŭdon, interalie Sybil-atako.

Tiuj kondiĉoj estas:

  • Minimuma nombro de 5 certigantoj por eniri la fidan reton ;
  • Ekhavi tiujn 5 certiĝojn dum periodo de 2 monatoj ;
  • Periodo de 5 tagoj inter registrado de 2 certigoj ;
  • 2 jara daŭro de valideco de certigo ;
  • Maksimuma distanco de 4 sociaj perantoj ĝis 80% de la referencaj membroj (ili estas membroj, kiuj jam ricevis kaj donis difinitan nombron da certigoj).

Mona licenco Ğ1 redakti

Dum la kreado de konto en la fida reto Ğ1, la klientoj petas al ĉiu novulo devontigi sin al respekto de la mona licenco Ğ1.[13],[14]

Tiu mona licenco enhavas sekvindajn regulojn kaj konsilojn kiuj certigas al la komunumo, ke unu fizika persono ne povu havi plurajn kontojn por krei monon. Tio cele al malebligimonfalsadon.

La licenco ankaŭ klarigas funkciadon de mona kreado de Ğ1.

Historio redakti

Ğ1 ekis en Francio la 8an marto 2017 kun 59 iniciaj membroj.[15]

Evoluo de la nombro de membroj[7]
Membroj Dato
59 2017-3-8
100 2017-3-5
500 2017-12-9
1 000 2018-5-1
1 500 2018-12-12
2 000 2019-6-7
2 500 2020-1-11
3 000 2021-3-29
4 000 2021-12-18
4 500 2022-3-1
5 000 2022-4-24

Trajtoj redakti

Ĉifromono, kaj pli specife mono bazita je la Teorio Relativa pri Mono, distinginĝas per la trajtoj kiuj difinas la kreskan kurzon de la mona stoko kaj la manieron per kiu iu membriĝas en la fida reto.

Trajtoj de la mono redakti

Monaj trajto de Ğ1
Trajto Simbolo Valoro
Celita teoria kresko c 4,88% / 6 monatoj ≃ 10% / jaro
Periodo de korektado de la valoro de UD dtkor 6 monatoj (182,625 tagoj)
Dato de la unua koraktado de valoro t0kor 2017-03-21 11:00 UTK
Kalkulo de UD UDtago(tkor) UDtago(tkor - dtkor)+ c2 * (M/N)(tkor - dtkor) / dtkor

Trajtoj de la fida reto redakti

Trajtoj de la fida reto de Ğ1
Trajto Valoro
Nombro da certigoj necesaj por membriĝi 5
Lima periodo de registrado de membriĝ-peto 2 monatoj (60 tagoj kaj 15 horoj)
Daŭro de registrita membriĝ-peto 1 jaro
Lima periodo de registrado de certigo 2 monatoj (60 tagoj kaj 15 horoj)
Daŭro de registrita certigo 2 jaroj
Maksimuma nombro da certigoj faritaj de 1 membro 100
Minimuma periodo inter du certigoj faritaj de 1 membro 5 tagoj
Maksimuma distanco inter novulo kaj referencaj membroj (stepMax) 5
Nombro da certigoj (ricevitaj kaj donitaj) por iĝi referenca membro 6
Minumuma atinginda procento da referencaj membroj 80%

Programaroj redakti

Programarojn de Duniter protektas la liberaj permesiloj GNU GPLv3GNU AGPLv3.

Kritikoj redakti

Estas kontraŭ Ğ1 kritikoj pri la teoriaj bazoj de Teorio Relativa pri Mono kaj pri la realigo de tiu libera mono.[16]

Referencoj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ğ1 en la franca Vikipedio.

  1. Ğ1, la Libera Mono (esperante). Arkivita el la originalo je 2022-05-19. Alirita la 14an junio 2022.
  2. Theoretical Underpinnings of the Duniter G1 project (angle).
  3. Cryptomonnaies: usages et pratiques (france).
  4. Oficiala retejo de Ğ1 (france). Alirita la 28an januaro 2018.
  5. Duniter, pourquoi, comment ? (france). Arkivita el la originalo je 2018-11-19. Alirita la 28an januaro 2018.
  6. Licence Ğ1 (france). Alirita la 28an januaro 2018.
  7. 7,0 7,1 Monnaie Ğ1 (france). Arkivita el la originalo je 2022-06-29. Alirita la 28an januaro 2018.
  8. Sommaire — Théorie Relative de la Monnaie v2.718 (france). Alirita la 8an aŭgusto 2020.
  9. La Difino de Libera Programaro (esperante). Alirita la 14an junio 2022.
  10. Jérôme Blanc. (2018) Les monnaies alternatives (france). la Découverte, p. 28. ISBN 978-2-7071-8636-2. OCLC 1066747680.
  11. Ariane Tichit. (2021) Les monnaies alternatives De la diversité monétaire à la diversité économique (france). Clermont-Ferrand: Presses universitaires Blaise Pascal, p. 43. ISBN 978-2-84516-992-0.
  12. Tutoriel de prise en main de Cesium (france). Alirita la 28an junio 2020.
  13. Licence Ğ1 - v0.2.8 (france). Alirita la 27an junio 2020.
  14. Licenco Ğ1 - v0.2.9 (esperante). Alirita la 14an junio 2022.
  15. Historique du nombre de membre Ğ1 (france). Alirita la 19an februaro 2018.
  16. La June, monnaie libre du système Duniter (france). Alirita la 12an majo 2019.

Eksteraj ligiloj redakti