Ĥadaŝ
Ĥadaŝ (hebree חד"ש laŭvorte nova), akronimo por haĤazit haDemokratit leŜalom veleŜivjon (hebree החזית הדמוקרטית לשלום ולשוויון, laŭvorte La demokratia fronto por paco kaj egaleco; arabe الجبهة الديمقراطية للسلام والمساواة, al-ĵabha a(l)-Dimukratija li(l)-Salam ŭal-musaŭa), estas fronto de maldekstrismaj socialistaj organizoj, kiuj partoprenas al la Israela parlamento ekde 1979. Ĥadaŝ difinas sin kiel Juda-Araba kaj ĝi estas la sola partio en la Kneset, kiu ne difinas sin kiel naciisma aŭ religia.
Ĥadaŝ | |
---|---|
חד"ש الجبهة | |
partio • frakcio | |
Lando | Israelo |
Estro | Ajman Ode |
Fondiĝo | 1977 |
Fondintoj | Maki, La Nigraj Panteroj kaj alia maldekstrismaj grupoj |
Koloro(j) | ruĝa kaj verda |
Ideologio | Socialismo, demokratio, socia justeco, ekologia justeco |
Pozicio | Fronto maldekstra socialista Juda-Araba |
Parlamentaj sidoj en la 19-a Kneset |
4 / 120 |
Retejo | www |
Ĥadaŝ estas maldekstrisma movado, kiu subtenas la evakuadon de ĉiuj israelaj setlejoj en la okupitaj teritorioj de 1967, la establadon de Palestina ŝtato apud Israelo kaj egalajn rajtojn por la arabaj civitanoj. Ĥadaŝ subtenas la intertraktadon kaj pacon, sed ne subtenas unuflankajn retirojn. La movado subtenas konceptojn kiaj socia justeco, socialismo kaj interseksa egaleco. Sekve, la movado ankaŭ kredas je ekologia justeco laŭ ĝia difino kaj konfesas la rilaton inter verda-sana ekologio kaj egala socio.