Ĥattusili la 2-a estas mistika figuro de la hitita historio, eble li estis reĝo en la Hitita imperio en la 14-a jarcento a.K.., sed lia ekzisto estas diskutata. En traktato inter Muvatalli la 2-a kaj Talmi-Šarruma de Aleppo okazas referenco al reganto nomata Ĥattusili, sed estas diskutata, ĉu li estas nekonata hitita reĝo aŭ Ĥattusili la 1-a mem.

Ĥattusili la 2-a
Persona informo
Naskiĝo
en Hatti
Morto
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

Oni supozas, ke li estis edzo de Taduhepa, post morto post ties unua edzo Tudhalijas la 2-a. Alia supozo estas, ke li estis frato de Tudhalijas.