Ĥorobato

antikva romana mezurilo

La ĥorobatokorobato estas ilo por kontroli nivelojn uzata dum kaj post la Romia periodo, precipe por la konstruado de akvoduktoj.

Ĥorobato dum romana periodo
Ĥorobato

Ĝi konsistis per regulo, en kiu estis tranĉita kanelo, kiun la geodeziisto plenigis per akvo. Ĉe ambaŭ finoj de la regulo, vertikalilo ebligis montri la vertikalon, kaj do la horizontalecon de la vido. Inklinante la regulon, simpla vida kontrolo ebligis taksi la fluon de akvo en la foldo. El tiu ĉi observado, eblis dedukti la deklivon donitan al la akvodukto por garantii la saman fluon al la strukturo.

La ĥorobato estis ekipita per du celiloj ĉe ĉiu fino de la regulo. La spaco inter ĉi tiuj du celiloj difinis la precizecon de la mezurado; regulo estis proksimume 6 metrojn longa.

Aliaj similaj instrumentoj redakti

Fontoj redakti

  • Artikolo en JARKOLEKTO de TAKE 2015 p.46