Ĥristo Ĥaralambev

Ĥristo ĤARALAMBEV (naskiĝis en 1881 en Tirnovo, mortis en 1912 apud Bunar Risar) estis bulgara esperantisto kaj oficisto.

Li studis teologion en Rusio, el kie en 1900 li revenis kiel bona Esperantisto kaj fervora propagandisto. Li animigis la Esperanto-grupon "Lumo" en Tirnovo, gvidis multajn kursojn, redaktis la gazeton Lumo en 1907-08 kaj estis samtempe prezidanto de la Bulgara Esperanto-Asocio.

Li estis mortigita dum la Balkana Milito de 1912, en la batalo apud Bunar Risar.