Ĵamanak (armene: Ժամանակ, kio signifas "tempo") estas la plej longa senĉese eldonata armenlingva ĉiutaga gazeto en la mondo. Ĝi estas publikigita en Istanbulo, Turkio.

Historio redakti

La unua numero aperis la 28-an de oktobro 1908 kun Misak Koçunyan kiel redaktoro kaj estis iom familia establado, ĉar ĝi estas posedata de la familio Koçunyan ekde sia komenco. Post Misak Koçounyan, ĝi estis transdonita al Sarkis Koçunyan, kaj ekde 1992 al Ara Koçunyan.

Multaj gloraj nomoj en armena literaturo kontribuis al la gazeto, inkluzive de Krikor Zohrab, Daniel Varujan, Vahan Tekejan, Yerukhan, Komitas, Hovhannes Tumanjan, Teodik, Arŝakuhi Teodik, Ruben Sevak, Zabel Yesayan, Sibil, Nikoghos Sarafjan, Vazken Ŝuŝanjan, Zareh Vorpuni, Nŝan Beŝiktaŝljan, Hagop Mntsuri, Mŝo Kegham, Zahrad, Zaven Biberjan, Toros Azatjan, Minas Toleljan, inter aliaj[1].

La gazeto uzas la okcidentan armenan lingvon kaj tradician mesropan skribmanieron[2].

La redakcioj situas ĉe P.O. Box 22, Beyoğlu, Istanbulo, Turkio.

Referencoj redakti

  1. ZABEL YESAYAN. armenianhouse.org. Alirita 2014-10-24.
  2. (2005) The Heritage of Armenian Literature: From the eighteenth century to modern times. Wayne State University Press. ISBN 9780814332214.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti