Ĵazfestivalo sibia

La Ĵazmuzikfestivalo sibia (angle: Sibiu Jazz Festival, rumane: Festivalul de Jazz de la Sibiu) kalkuliĝas inter la plej malnovaj kaj plej grandaj festivaloj de ĵazo en Rumanio.[1] Ĝi festatas en Sibiu.

Roy Nathanson en la festivalo en 2007

Historio redakti

1974 - 1991 redakti

La unua eldono de la festivalo en la jaro 1974 estis kvazaŭ daŭrigo de simila festivaslo okazigita en Ploiești inter 1969 kaj 1971. Ĉefa iniciatanto estis la eksa muzikinstruisto sibia Nicolae Ionescu, kun la helpo de anoj de la surloka ĵazklubo, kiun li estradis.[2] El la jaro 1977 ĝi iĝis internacia danke al la partopreno de bando el Ĉeĥoslovakio.[3] La unua okazejo en Sibiu estis la salonego granda en la Kulturdomo sindikatara ĉe Victoriei-placo kun kapacito de 800 sidlokoj; restintaj enirbiletoj ne estis kaj la fanatikuloj venis el ĉiuj anguloj de Rumanio kiel ankaŭ el fremdaj landoj. Tiel dum la 1980-aj jaroj la spektakloj okazis ankaŭ sur la scenejo de la najbara Radu-Stanca-teatrejo. De la unua eldono en 1974 la ŝtata tutnacia radio surbendigis koncertojn tieajn, kiun laŭdindan ekzemplon sekvis ekde 1978 la ŝtata televido.

1997 - nun redakti

En la jaro 1997 Hilarius Johannes Konstantin Schmidt ekestris kaj la organizadon ekfaris la Fondaĵo "Pro Art Hermannstadt". Sekve la 37-a eldono en 2007 estis unu el la plej gravaj eventoj en la jaro en kiu Sibiu estis la Eŭropa Kultura Ĉefurbo. Pro financaj malfacilaĵoj la eldono de la jaro 2014 estis prokrastita je duona jaro en oktobron.[4]

Partoprenintoj (elekto) redakti

Bandoj kaj muzikistoj rumanaj redakti

Richard Oschanitzky, Mihai Berindei, Marius Popp, Aura Urziceanu, Johnny Răducanu, Eugen Gondi, Mircea Tiberian, Liviu Butoi, Andrei Colompar, Virgil Popescu, Post Scriptum, Transfer, Titel Popovici Band, VJQ, Gramofon, Big Band-ul Radioteleviziunii Române, Big Band Gaio, Decebal Bădilă, Ovidiu Bădilă, Silex, Reflex, Sesiune Prelungită, Dan Ionescu, Toni Kuhn, Nicolae Simion, Garbis Dedeian, Puiu Pascu, Romeo Cosma, Prefix 924.

Bandoj kaj muzikistoj fremdlandaj redakti

Notoj redakti

  1. Șipa, Alexandru. "Sibiu Jazz Festival 2004". Observatorul Cultural 221. majo 2004.
  2. Oancea, Marius C.; Radu Popescu. "Festivalul de Jazz Sibiu 1974 - 1991 Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine"
  3. Historia superrigardo Arkivigite je 2016-04-10 per la retarkivo Wayback Machine.
  4. Fota, Cristiana. "Sibiu Jazz Festival se amână pentru octombrie Arkivigite je 2014-06-08 per la retarkivo Wayback Machine". Transilvania Business, 4.4.2014.

Eksteraj ligiloj redakti