Śniardwy

Śniardwy estas lago en la lagoregiono Mazurio en Pollando. Ĝi estas la plej granda lago en Pollando kun areo de 113,2 km². Ĝi estas de 22,1 km longa kaj de 13,4 km larĝa. Maksimuma profundo estas 23 m.

Śniardwy
Poland Sniardwy Lake.jpg
Situo Lagoregiono Mazurio
Insuloj 8
Landoj de la baseno Pollando
Datenoj
Koordinatoj 53° 46′ N, 21° 45′ O (mapo)53.76666666666721.75117Koordinatoj: 53° 46′ N, 21° 45′ O (mapo)
Śniardwy
Supermara alteco 117 m
Surfaca areo 113,8 km²f5
Maksimuma longo 22,1 kmf6
Maksimuma larĝo 13,4 kmf7
Akva volumeno 0,65 km³dep1f8
Maksimuma profundo 23,4 mf10
Averaĝa profundo 6,5 mf11
Information icon.svg
vdr

Ok insuloj situas en la lago. La plej grandaj nomiĝas Szeroki Ostrów (Larĝa Insulo), Czarci Ostrów, Pajęcza kaj Kaczor.

SekurecoRedakti

En multaj lokoj sub la akvosurfaco troviĝas migraj ŝtonegoj (foje eĉ je 20-30-centimetra profundo) kiuj estas danĝeraj por velboatoj.

Alian danĝeron, precipe por nespertaj akvosportemuloj, prezentas tre fortaj ventoj. La plej tragedia evento sur la lago Śniardwy estis la 21-an de aŭgusto 2007 kiam vento blovanta ĝis 130 km/h (12 laŭ la boforta skalo) renversis kaj dronigis kelkdek boatojn. Mortis 12 homoj. La katastrofo daŭris nur 10 minutojn.