Ŝablono-Diskuto:Cito

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Tlustulimu in topic Citaĵo kaj tradukado

Citaĵo kaj tradukado redakti

Saluton. Mi jam ekde kelka tempo rimarkis, ke freŝe tradukitaj artikoloj ĉiam enhavas fuŝan uzon de la ŝablono. Tio devus rezulti el simpla miskompreno pri la strukturigo de tia ŝablono. Ne havas sencon meti la anglajn parametrojn en angle titolitan ŝablonon, se la intervikioj fakte kondukas al la esperante titolita ŝablono. Mi supozas, ke la traduka interfaco nur "vidas" la esperante nomitan ŝablonon, simple pro la intervikioj. Pro la kreskanta ofteco de tradukado per la Vikia traduka interfaco la ŝablono devas urĝe ŝanĝata por ke novulo-tradukantoj ne plu konfuziĝu pro la erarmesaĝoj de la ŝablono. Ĉu iu eble havas proponon por tio? Mi jes, nome jenan:

  • la nuna fontokodo migru al subŝablono
  • en la nuna ŝablono estu kodo kun alternativaj parametroj, en angla (pro la tradukadoj) kaj esperanto
  • la angle titolita ŝablono poste fariĝu alidirektilo

Ĉu eble iu havas alian proponon? Se ne, mi realigos mian baldaŭ. Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:28, 18 maj. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Cito".