Ŝablono-Diskuto:Kazoj

Korekto redakti

Saluton. Mi ĵus forigis komparativon el la ŝablono, ĉar ĝi ne estas kazo, sed formo de adjektivoj kaj adverboj. --Tlustulimu (diskuto) 18:56, 11 Jan. 2014 (UTC)

Ankaŭ la sekvaj ne estas kazoj:
  • objektivo estas parto de optika instrumento aŭ aparato
  • pasivo estas ekonomia termino.
Bonvolu estu pli atenta, se vi emas aldoni nomojn de kazoj, ĉu la koncernaj artikoloj vere priskribas kazon. Se vi ne tre spertas pri gramatikaj aferoj aŭ ne havas bonan libron pri tio, bonvolu antaŭe diskutu vian proponon ion aldoni al la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 19:09, 11 Jan. 2014 (UTC)
Laŭ miaj libroj ankaŭ privativo ne estas kazo. Kelkfoje ja okazas ĝia traduko per kaza konstruo, sed nur ĉar la koncernaj lingvoj ne havas alian eblecon. Tamen la rezultanta vortospeco de privativo, se la bazo estas substantiva, estas adjektivo, sed ne kazo. En miaj libroj mi fakte trovis du malsamajn difinojn de privativo, sed neniu rilatas al kazo. Krome ambaŭ difinoj aperas en la vikipedia artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 21:21, 11 Jan. 2014 (UTC)
Mi denove devis korekti ion, ĉar temporalo estas osto je la kapo. Ĉar laŭ la libro "Kleine Ungarische Gramamtik" ekzistas kazo kun la germana nomo Temporal, kiu esprimas tempon, mi ne forigis la ligilon, sed ŝanĝis ĝin al temporalo. Mi faris tion, kvankam en Nova PIV, sur paĝo 1145, nur ekzistas la kapvorto temporalo kun la anantomia signifo. --Tlustulimu (diskuto) 21:30, 11 Jan. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kazoj".