Ŝablono-Diskuto:Tripitako

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Ramo Moraloj-Kastelo in topic Pri la vortoj en palio

Ĉu skribi finaĵon -o en la nocioj? Dankon. Petro@diskkont 17:25, 24. Apr 2008 (UTC)

Volum/o Aro da manskrigitaj aŭ presitaj kajeroj, kune binditaj aŭ broŝuritaj
Volumen'o 1 parto de trimendisia spaco okupata de iu korpo. SIN : solido 2 a) Grando de tridimensia figuro b) (pli ĝenerale) Tridimensia ampekso de aro. (laŭ NPIV)

En la franca ambaŭ vortoj tradukiĝas al la sama "volume". Mi miras pri la konfuzo. Arno Lagrange @ 20:29, 24. Apr 2008 (UTC)

Dankon Arno por la korektoj, fakte mi pensis pri volumoj. Memkompreneble, ke la volumeno rilatas al geometrio. Petro@diskkont 04:33, 25. Apr 2008 (UTC)

Ŝablona aspekto

redakti

Saluton. La tabelo aspektas tre malbele. Krome ĝia kodo ne estas vikiigita. Kiu emas plibeligi ĝin? Amike --Tlustulimu 14:41, 8. Okt 2010 (UTC)

Pri la vortoj en palio

redakti

Mi proponas, ke ni lasu paliajn vortojn en ilia latinigita formo kaj en kursivaj literoj, kiel oni kutime faras en aliaj lingvoj (angla, hispana, germana, ktp). Ekzemple: Vinaya Piṭaka, Sūtra Piṭaka, Abhidharma Piṭaka. Same pri la nomo de aliaj paliaj libroj kiel Dîgha-nikâya, Majjhima-nikâya, Samyutta-nikâya, ktp. Tiu latinigita formo estas jam ĝenerale akceptata kaj uzataj de la aliaj lingvaj komunumoj. Vortoj kiel Digho-nikajo, Maĝĝhimo-nikajo, Samjuto-nikajo, ktp, ne estas paliaj nomoj nek esperantaj. Se ni uzas tiajn formojn, ni estus kreantaj marĝenan por la paliaj vortoj modelon, kiu havos sencon nur por esperanto-parolantoj. Ĉu eble ni konsentus, ke ni prefere lasu ilin en sia latinigita formo (kiu plej bone reprezentas la originalajn fonemojn de la paliaj vortoj)? --Ramo Moraloj-Kastelo (diskuto) 22:34, 28 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Tripitako".