La ŝafoletero (feroe: Seyðabrævið) estas plej malnova dokumento de Ferooj, kiu estas samtempe grava mezepoka dokumento de la feroa historio. Ĝi estis verkita, ekvalida en 1298 kaj estis tiam aldono al la tiama norvega baza leĝaro (Landslóg). Ĝi enhavas agrikulturajn dekretojn, adaptita specife al la ferooj. Postrestis du samepokaj kopiaĵoj de ĝi, unu estas rezervata en la Nacia arĥivejo de Tórshavn, la alia en la biblioteko de Universitato de Lund.

Enkondukaj vortoj de la ŝafoletero en la Lundarbók

Historio redakti

La norvega baza leĝaro (Landslóg) ne estis adateble tute en la Ferooj, precipe en la agrikulturo, ĉar ĝi estis ellaborita por Norvegio. Pro tio, la feroaj loĝantoj petis princon Haakon Magnusson, apogi ilian pretendojn rilate al la feroa agrikulturo. Haakon estis filo de Magnus la 6-a, li mem regis princlandon de 1284, kiu entenis Østlandet, Agder, Rygjafylkje (hodiaŭ Rogaland), Shetland kaj Feroojn.

Haakon petis helpon de Sjúrður - reganto de Shetland -, kaj de episkopo Erlendur, kiuj kompilis en nomo de la kamparanoj tiun deklaron, je kiu Haakon povis konstrui la aldono de la leĝaro.

La ŝafoletero entenis regulojn pri traktado de diskutoj pri ŝafopaŝtado, inter paŝtistoj, pri ĉasado je cetacoj, divido de la cetaca karno, markigo de la ŝafoj ktp.. La dokumento ankaŭ permesas ekrigardon je la socia malegaleco en la mezepokaj Ferooj.