Ŝlosiltruo estas la aperturo en seruro en kiu oni povas meti ŝlosilon.

Ŝlosiltruo
Infano rigardas tra ŝlosiltruon

Se la pordo devas esti malfermebla je ambaŭ flankoj per klavarseruro, la pordo ofte havas traboritan ŝlosiltruon. La bloketo de la ŝlosilo tiam estas simetria (tiel ke ĝi de ambaŭ flankoj konformas) kaj la ŝlosilo havas masivan stangon.

Malavantaĝo de tia ŝlosiltruo estas ke oni povas rigardi tra ĝi. Sed tio jam estas populara sceno de anekdotoj, filmoj ktp.

Por eviti tian maldiskretecon, ekzistas ankaŭ ŝlosiltruoj kiuj fermeblas per klapeto (la tiel nomata kaŝilo).

Pli novaj mekanikaj ŝlosiloj ne plu estas trarigardeblaj.

Plibonkvalitaj klavarseruroj havas pli precizajn ŝlosiltruojn. En tiaj okazoj en la ŝlosiltruo plejofte estas stifto por fiksigi la ŝlosilon. La stango de la ŝlosilo tiam estas kaverneca.