Ŝorlo
Ŝorlo estas refreŝiga trinkaĵo. Oni distingas:
- vinŝorlo, vino kun mineralakvo: acida ŝorlo .
- vino kun limonado: dolĉa ŝorlo
- pomsuko kun mineralakvo : pomsukŝorlo aŭ aliaj sukoj
- pomvino kun mineralakvo: pomvinŝorlo
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2d/Apfelschorle.jpg/220px-Apfelschorle.jpg)
La mineralakvo estu kun karbondioksido, por ke la trinkaĵo estu refreŝiga. Ŝorlo estas tipa somera trinkaĵo en multaj mezeŭropaj landoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6d/Sommerspritzer.jpg/220px-Sommerspritzer.jpg)