Ŝtupargrimpilo estas movebla motorhava aparato, kiun oni povas fiksi al rulseĝo, por ke akompananta persono povu facile suprentiri rulseĝulon sur ŝtuparo aŭ deklivo. Simile oni povas transporti ankaŭ grandajn aŭ pezajn objektojn (ekz. ŝrankojn) en domoj, kie ne troviĝas lifto.

La ŝtupargrimpiloj estas produktataj kun radoj aŭ kun raŭpo. Kutime ili estas kunmeteblaj por facila transportado en aŭtomobilo. Kelkaj rulseĝojakoj estas produktataj kun fiksa ŝtupargrimpilo (grimpanta rulseĝo).

Ne konfuzu kun ŝtuparlifto, kiu estas daŭre fiksita al konkreta ŝtuparo.


Eksteraj ligiloj redakti