Șinteu

komunumo en Rumanio
(Alidirektita el Şinteu)

Șinteu [ŝinteŭ] (slovake: Nová Huta, hungare: Sólyomkővár [ŝojomkovar]) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Marghita. En 2007 ĝi havis ĉirkaŭ 1200 slovakajn, 4 rumanajn kaj 2 hungarajn loĝantojn. Ĝi estis unue menciita skribe en 1306. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Bihar vármegye). Ĝia slovaka loĝantaro aperis ekde la 1770-aj jaroj. Administre apartenas al ĝi Huta Voivozi, Socet kaj Valea Târnei.

Șinteu
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Bihor
Alinome Nová Huta (slovake), Sólyomkővár (hungare)
Iama hungara departemento Bihar
Situo 47° 8′ N, 22° 31′ O (mapo)47.13805555555622.510277777778Koordinatoj: 47° 8′ N, 22° 31′ O (mapo)
Șinteu (Rumanio)
Șinteu (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 602 m
Poŝtkodo 417550
Loĝantaro
– komunumo 1.287 (en 2002)
– vilaĝo 537 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 31388
vdr

En la censo de 2002 el la 1.287 loĝantoj 1.264 (98,2 %) deklaris sin etnaj slovakoj. Ankaŭ la nomo Nová Huta kaj la vilaĝ-nomo Huta Voivozi indikas la slovakan setladon (slovake huta = fornejo (erca, vitra)).

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti