Komunumo Prienai

komunumo en Litovio
(Alidirektita el Žiūronys)
Prienai
blazono de Prienai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Kaunas (ĝis julio 2010)
administra centro: Prienai
nombro de loĝantoj: 24 914 (en 2023)
nombro de loĝantoj: 8 451 (urbo, stato 2020)
areo (urbo): ĉ. 8,3 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 319
koordinatoj: 54° 39' norde, 23° 58' oriente

Prienai estas subdistrikta komunumo en la centro de Litovio - ĝia administra centro estas la samnoma urbo Prienai. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaunas. En 2023 en la komunumo vivis 24 914 loĝantoj, el tio en la urbo 8 451. El la pliaj komunumaj loĝlokoj menciindas ekzemple Balbieriškis kaj Žiūronys.

Malmultajn kilometrojn de Prienai troviĝas la banloko Birštonas. La kurbiĝo de la rivero Nemunas, je kies bordo situas ambaŭ urboj, kaj la duoninsulo kreita pro la rivera kurbiĝo, deklariĝis regiona natura parko.

Prienai unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1502, kaj dum 1609 ricevis urbajn rajtojn.

Eksteraj ligiloj redakti