Negativ-ĉena RNA-viruso

Negativ-ĉenaj RNA-virusoj ( −ssRNA-virusoj ) estas grupo de rilataj virusoj kiuj havas negativsencajn unu-ĉenajn genarojn el ribonukleata acido. Ili havas genarojn kiuj funkcias kiel komplementaj ĉenoj de kiuj mRNA estas sintezata per la virusenzimo RNA-dependa RNA-polimerazo (RdRp). Dum reproduktado de la virusgenaro, RdRp sintezas pozitiv-sencan antigenomon kiun ĝi utiligas kiel ŝablonon por krei genoman negativ-sencan RNA.

Negative ĉensencaj ssRNA Virusoj - ekzemploj:

  • virusoj nur-vertebrul-infektivaj (Arena-, Orthomyxo-, Paramyxoviridae);
  • virusoj vertebrul- kaj artropod- infektivaj (Bunya-, Rhabdoviridae);
  • virusoj plant- kaj artropd- infektivaj (Bunya-, Rhabdoviridae);
  • virusoj nur-plant-infektivaj (Tenuivirusoj)

Ĉi tiuj virusoj havas:

  • unu-komponaĵ-genomojn kun pluraj ORF-oj (ORF= malfermitaj leg-kadroj) (Filo-, Paramyxo-, Rhabdoviridae)
  • du-komponaĵ ambaŭsencaj genomojn (Arenavirusoj)
  • tri-komponaĵ, foje ambaŭsencaj genomojn (Bunyaviridae, Tenuiviruso (4))
  • ses- ĝis ok- komponaĵ-genomojn (Orthomyxoviridae)

La familioj Paramyxo-, Rhabdo- kaj Filoviridae grupiĝas ĉe la Ordo Mononegavirales, pro similoj laŭ la viriona strukturo, gen-ordo kaj transskribo.

Virus-genom-longoj:

  • unu-komponaĵ, 11-19 kb: Mononegavirales
  • 6 - 8 komponaĵ, 10-14 kb: Orthomyxoviridae
  • 3 komponaĵ, 11-20 kb: Bunyaviridae

Ĉi tiuj virusoj suferis probable malfruan evoluan disvolvon, ĉar ili aperas nur ĉe superaj eŭkariotoj (artropodoj kaj vertebruloj): plant-infektivaj virusoj probable faras tion pro apuda rilato inter insektoj kaj gastigaj plantoj en ne tiom pasintaj evoluo-tempoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.