.gb

Malnova kaj forigata interreta nacia domajno de alta nivelo de Britujo

Ĉi tiu artikolo estas pri domajno de la alta nivelo. Pri la aliaj signifoj de la dulitera kombino vidu apartigilon Gb.


.gb
Fondita en 1985
Speco Nacia domajno de la alta nivelo
Statuso Neaktiva
Administranto JANET(UK) (en 2005)
Iniciatinto JANET(UK)
Oficiala destino Aĵoj rilataj al Britio
Retpaĝaro JANET(UK) retpaĝaro
vdr

.gb estas malnova kaj forigata interreta nacia domajno de la alta nivelo de Britio. .gb estis inventita samtempe kun .uk kaj neniam estis multe uzata.

Problemo kun .gb estas pro tio, ke ĝi estas mallongigo de "Granda Britio", sed la lando konsistas el Granda Britio kaj Nord-Irlando. Pro tio nun oni uzas domajnon .uk, kiu estas mallongigo de "United Kingdom" - "Unuiĝinta Reĝlando".

En .gb estis nur unu granda retpaĝaro - dra.hmg.gb - "Her Majesty's Government" - "Registaro de Ŝia Moŝto".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti