07-Spirito (origine: 07-GHOST (セブンゴースト [Sebun Gōsuto]), angle: 07-Ghost) estas japana mangao de Amemija Juki kaj Iĉihara Jukino, publikigata en ŝoĝo-magazino "Comic Zero Sum" ekde 2005. Samnoma 25-epizoda anime-serio estis produktita en "Studio Deen" en la jaro 2009.

07-Spirito
Originala titolo 07-GHOST [Seven Gost]
セブンゴースト
[Sebun Gōsuto]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro fantasto, supernatura filmo, agfilmo
Por kiu ŝoĝo
Mangao
Aŭtoro Amemija Juki
Iĉihara Jukino
Publikiginto Iĉiĝinŝa
Magazino Monthly Comic Zero Sum
Aperdatoj 25a de novembro 2005 — nun
Volumoj 13
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Takamoto Norihiro
Studio(j) Studio Deen
Aperdatoj 6a de aprilo 2009 —
22a de septembro 2009
Epizodoj 25
vdr

Intrigo redakti

Agoj de la mangao kaj animeo okazas en la fikcia mondo, kie ekzistas homoj kapablaj uzi magion, nomatan zajfono (ザイフォン [zaifon]). Eks-sklavo Tejto Klajn trafas en milita akademio de Barsburga Imperio (バルスブルグ帝国 [Barusuburugu Teikoku]) pro ega forto de sia zajfono. Liaj kapabloj estas neordinaraj kaj alte taksitaj de akademiestro, kiuj zorgas pri Tejto, ĉar Tejto estas orfo. Tejto ne memoras sian pasintecon, sed sonĝe li vidas sian patron kaj iujn okazojn el sia infaneco. En la akademio li havas amikon, nomata Mikage. En la nokto antaŭ la ĉefa ekzameno Tejto kaj Mikage juĝas, ke ili ne forlasos unu la alian en danĝero kaj preferos morti kune. Poste Tejto hazarde aŭdas strangan sonon, kiu devigas lin rememori scenon el pasinteco. Tiu sono eliĝas el artefakto tenanta de ĉefkomandanto Ajanami kaj Tejto ekkomprenas, ke Ajanami mortigis lian patron. Tejto provas ataki lin, sed estis ĉesigita kaj sendita en malliberejon de la akademio. Poste li eskapas el ĉelo kaj forlasas la akademion, veturŝtelante flugaŭton, sed Ajanami vundas lin dum eskapo. Vundita Tejto estas trovita kaj savita de tri episkopoj (司教 [ŝikjō]) el Eklezio (バルスブルグ教会 [Barusuburugu Kjokai]). Ili prenis lin al Eklezio por sanigo. Ili tri kaj aliaj eklizianoj ekzorgas pri Tejto, sed Tejto volas lasi Eklizion, ĉar li maltrankvilas pri Mikage, kiu helpis lin eskapi. Dume, Migage estas pridemandita de Ajanami kaj lia adjunkto Hjuga, kiuj suspektas lin pri kompliceco de eskapo de Tejto. Tamen poste Mekage kaj Tejto interrenkontas en Eklizo, sed Mekage ne klarigas kial Ajanami liberigis lin, kaj kial post tio li venas en Eklizo, ĝuste kie ĉeestas lia amiko.