1-a Esperanto-Kunveno de Ŝtato Rio de Janeiro

1-a Esperanto-Kunveno de Ŝtato Rio de Janeiro okazis en Niterói de la 5-a ĝis la 7-a de novembro 1953; la laborkunsidoj okazis en la salono de “União dos Professores Primários Estaduais”, kompleze de ĝia estraro. Partoprenis la programerojn samideanoj el Niterói, Petrópolis, Macaé, Santanésia (Piraí), Barra Mansa kaj Itaperuna; la solenan malfermon ĉeestis José de Moura e Silva, Sekretario pri Edukado kaj Kulturo, kiel reprezentanto de la subŝtatestro, kaj aliaj aŭtoritatuloj; M. A. Teixeira de Freitas faris gravan kaj tre aplaŭditan paroladon pri “Idealismo kaj Esperanto”; en la laborkunsidoj oni diskutis dek-sep proponojn; la kunvenintoj ĝuis agrablansocian festeton ĉe Samideano Mario Ritter Nunes; okazis kunfratiga tagmanĝo kaj interesa arta programo dum la ferma kunsido; bona ekspozicio de esperantaĵoj estis aranĝita kaj la ĉeestantoj ricevis memorigan eldonaĵon pri statistika resumo de la ŝtato kaj de la ĉefurbo. La organiza komitato estis: Prezidanto: Mario Ritter Nunes; Vicprezidantoj: Wanderley Silva, el Macaé kaj José Varanda, el Petrópolis; Sekretarioj: Octávio Vianna Peixoto kaj Carlos Castanheira; Direktoroj pri Publikigado: Joaquim do Couto kaj Deleya Gomes de Almeida.