10-sekunda limo

la limo de kurado de 100 metroj en 10 sekundoj

La 10-sekunda limo estas termino uzata ĉefe en atletiko kaj priskribas la fizikan kaj psikan sojlon por viroj sukcesi la 100-metrajn kuron en malpli ol 10 sekundoj.

Carl Lewis estis la unua viro, kiu kuris 100 metrojn je malalta marnivelo sub 10 sekundoj.
Christophe Lemaitre estis la unua blankulo, kiu kuris la 10-metran kuron en malpli ol 10 sekundoj.

Resti sub la 10-sekunda limo estis dum longa tempo taksita signo de eksterordinaraj kuristoj, sed perdis signifon ekde la malfruaj 1990-aj jaroj, ĉar pli kaj pli da kuristoj sukcesis tion.[1]

Historio redakti

La unuaj 100-metraj kuroj sub 10 sekundoj estis ankoraŭ mezuritaj permane per klikhorloĝo. La internacia asocio de atletikaj federacioj diras tamen, ke mezuro estas akceptita nur, kiam la tempomezura proceso estas tute aŭtomata, ne ekzistas ventorapido de pli ol 2.0 metroj/sekundo kaj ne estas uzataj povumaltigaj rimedoj.

Sub tiaj kondiĉoj la usonano Jim Hines estis la unua, kiu kuris sub la 10-sekunda limo la 14-an de oktobro 1968. Li gajnis la 100-metran kuron ĉe la olimpikaj ludoj de 1968 en 9.95 sekundoj kaj tiel starigis novan mondorekordon. Nur post preskaŭ naŭ aliaj jaroj la limo estis denove rompita de Silvio Leonard, kiu kuris la 11-an de aŭgusto 1977 en 9.98 sekundoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti