En geometrio, la 11-ĉelo (aŭ dekunuĉelo) estas mem-duala plurĉelo, kvar-dimensia abstrakta regula hiperpluredro. Ĝiaj 11 ĉeloj estas duon-dudekedroj. Ĝi havas 11 verticojn, 55 laterojn kaj 55 edrojn. Ĝia geometria simetria grupo estas la projekcia speciala lineara grupo L2(11) de ordo 660. Ĝia simbolo de Schläfli estas {3,5,3}.

11-ĉelo
Bildo
La 11 duon-dudekedroj kun verticoj markitaj kiel indeksoj 0..9,t. La ĉeloj estas markitaj per koloroj, montritaj en la malgrandaj koloraj ortanguloj maldekstre sube. Ĉiu edro estas kolorigita laŭ koloro de ĉelo al kiuj ĝi estas konektita.
Speco Abstrakta regula hiperpluredro
Vertica figuro Duon-dekduedro
Simbolo de Schläfli {3,5,3}
Verticoj 11
Lateroj 55
Edroj 55 {3}
Ĉeloj 11 duon-dudekedroj
Geometria simetria grupo Projekcia speciala lineara grupo L2(11) de ordo 660
Duala Mem-duala
vdr

La abstrakta 11-ĉelo enhavas la saman kvanton de verticoj kaj lateroj kiel la 10-dimensia 10-simplaĵo, kaj enhavas trionon de ĝiaj 165 edroj. Tial ĝi povis esti desegnita kiel regula figuro en 11-spaco, kvankam ĝiaj duon-dudekedraj ĉeloj devus esti deklivaj (ĉelaj verticoj ne kuŝas en unu 3 dimensia subspaco).

Ĝi estis esplorita de Branko Grünbaum en 1977, kiu konstruis ĝin per kunigo de duon-dudekedroj, po tri al latero ĝis la fermita formo. Ĝi estis sendepende esplorita de H. S. M. Coxeter en 1984, kiu studis ĝian strukturon kaj simetrio en pli profunde.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Peter McMullen, Egon Schulte, Abstract Regular Polytopes - Abstraktaj regulaj hiperpluredroj, Cambridge University Press, 2002. ISBN 0-521-81496-0
  • Coxeter H.S.M., A Symmetrical Arrangement of Eleven hemi-Icosahedra - Simetria ordigo de dek unu duon-dudekedroj, Annals of Discrete Mathematics - Analoj de diskreta matematiko 20 p. 103–114.

Eksteraj ligiloj redakti