Conquest of Paradise
"Conquest of Paradise" estas kanto de la greka komponisto Vangelis, lanĉita en 1992 por la samnoma filmo. Ĝi estis tre sukcesa en pluraj landoj kaj nun estas la 50-a plej vendita unuopaĵo en Germanio.
Jam estas pluraj versioj de variaj artistoj, inkluzive Free the Spirit, Vienna Symphonic Orchestra Project, John Williams kaj Boston Pops Orchestra (1996), Daylight (1997), Dana Winner (2002), The Ten Tenors (2004) kaj Rhydian (2009).
Muzikpecoj redakti
- CD single
- "Conquest of Paradise" — 4:47
- "Moxica and the Horse" — 7:12
- CD maxi
- "Conquest of Paradise" — 4:49
- "Moxica and the Horse" — 7:14
- "Line Open" — 4:46
- "Landscape" — 1:36
Muziko redakti
- Ĥoro: The English Chamber Choir
- Majstro de ĥoro: Guy Protheroe
- Gravurita kaj miksita de Philippe Colonna, en la Epsilon Laboratory, en Parizo
Teksto redakti
Dum tuta la kanto, la sekvanta teksto en la pseŭdolatina estas ripetita kelkaj fojoj:
In nòreni per ìpe,
in noreni coràh;
tiràmine per ìto,
ne dominà.
Unufoje, la refreno estas:
Ne ròmine tirmèno,
ne ròmine to fa,
imàgina pro mèno per imentirà
Vendoj redakti
Premioj redakti
Lando | Atesto | Atestitaj vendoj |
---|---|---|
Aŭstrio | Oro | 15 000 |
Germanio | Plateno | 600 000 |
Nederlando | Plateno | 60 000 |
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Conquest of Paradise en la portugala Vikipedio.