1 E12 m
Por bildigi la grandecon de unu terametro, tiu ĉi paĝo estas listo de iuj aĵoj longaj inter 1 terametro (Tm) kaj 1 petametro (Pm) (1012—1015 m).
Vidu ĉi tie pri signifoj de tera-, peta-.
Distancoj pli mallongaj ol 1 Tm
- 1 terametro egalas al:
- 1 000 Gm
- 1 000 000 Mm
- 1 000 000 000 km
- 1 000 000 000 000 m
- 1,079 Tm — Unu lumhoro. La distanco, kiun lumo trapasas en vakuo en unu horo. Vidu ankaŭ: lumjaro.
- 1,4 Tm — 9,5 AU — distanco inter Saturno kaj suno.
- 2 Tm — 13 AU — diametro de la plej granda konata stelo, KY Cygni.
- 2,9 Tm — 19 AU — distanco inter Urano kaj suno.
- 4,5 Tm — 30 AU — distanco inter Neptuno kaj suno.
- 7,5 Tm — maksimuma distanco inter Plutono kaj suno.
- 14 Tm — distanco de Vojaĝanto 1 for de suno, en septembro 2004.
- 14 Tm — Taksita diametro de la sunsistemo.
- 25,9 Tm — Unu lumtago. La distanco, kiun lumo trapasas en vakuo en unu tago. Vidu ankaŭ: lumjaro.
- 181 Tm — Unu lumsemajno.La distanco, kiun lumo trapasas en vakuo en unu semajno. Vidu ankaŭ: lumjaro.
- 1 000 000 000 000 000 m egalas al 1 petametro.
Distancoj de planedoj estas proksimumaj aŭ mezaj distancoj.