2-a Iberia Kongreso de Esperanto
La 2-a Iberia Kongreso de Esperanto okazis en Bilbao, Hispanio, en 1924. Ĝi estas enkalkulita kiel 4-a Hispana Kongreso de Esperanto por respekti antaŭajn kunsidojn kiuj havis aliajn nomigojn el la unua kunveno iberia okazinta en Barcelono en 1920. Ĝi estis prezidita de inĝeniero Allende. Estis multnombra partoprenantaro.[1]
Notoj
redakti- ↑ Kongreslibro de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj sen paĝonumerigo.