22-a Brazila Kongreso de Esperanto

(Alidirektita el 22-a BKE)

La 22-a Brazila Kongreso de Esperanto en Curitiba, 1986 havis eksterordinaran signifon, ĉar dum tiu kongreso okazis la kunfandiĝo inter Brazila Konsilantaro de Esperanto kaj Brazila Esperanto-Ligo, afero kiu postulis laŭdindajn klopodojn de pluraj esperantistoj, el kiuj elstaras: Francisco de Souza Almada, Nelson Pereira de Souza kaj Carlos Augusto Siqueira da Cunha, ĉefaj respondeculoj de la gravega kunfandiĝo.