24 ĉasa (Cirila: 24 часа, tradukita kiel 24 hora) estas unu de la plej granda-cirkuladaj bulgaraj ĉiutagaj gazetoj.

24 ĉasa

emblemo

periodaĵo • gazeto
Speco Ĉiutaga (gazeto, ĵurnalo)

Posedanto WAZ
Redaktisto Venelina Goĉeva
Establodato 1990
Stabo Sofio, Bulgario

Retejo www.24chasa.bg
vdr

La ĵurnalo, parto de la presgrupo 168 ĉasa (168 hora) fondita de Petjo Blaskov, estis lanĉita en 1990, kelkajn monatojn post la sukceso de la ĉiusemajna gazeto 168 ĉasa. La bone-dizajnita aranĝo kaj la komunuza, iom ŝerca stilo de 24 ĉasa rapide gajnis larĝan popularecon. Kune kun la aktualaĵoj, la leganto estas ĉiutage regalita per sufiĉe multe da profunda analizo. Ofertante altan salajron kaj relative grandan liberecon, la presgrupo 168 ĉasa allogis iujn el la plej talentaj bulgaraj ĵurnalistoj. Ĝi ankaŭ engaĝigis multajn junajn komencantajn ĵurnalistojn kiuj estis trejnitaj dum la laboro por postĉasi aktualaĵojn (ofte je la elspezo de precizeco). Intelektuloj kaj politikistoj estas tentataj kontribui al la eldonoj de la presgrupo pro la alta eldonkvanto kiu garantiis la disvastigon de iliaj ideoj.

Unu de la plej popularaj partoj en la ĵurnalo estas la ĉiutaga komikso Ivanĉo mi Marijka, desegnita de la konata bulgara desegnisto Ivajlo Ninov.

La ĵurnalo estas nun parto de la germana WAZ-grupo. Ĝia aktuala ĉefredaktoro estas Venelina Goĉeva.

Eksteraj ligiloj redakti