4-a simfonio (Schumann)

La 4-a simfonio en d-minoro op. 120 estis komponita de Robert Schumann en 1841, tamen publikigita nur post ampleksa prilaborado en 1851. Laŭ kronologia vidpunkto temas pri la 2-a simfonio de Schumann, la nun kiel 2-a kaj 3-a simfonioj konataj verkoj ekestis pli malfrue.

Pri la muziko redakti

La versio publikigita en 1851 havis kvar movimentojn, kiuj sekvas unu post la alia sen paŭzo ("attacca"):

  1. Ziemlich langsam – Lebhaft
  2. Romanze: Ziemlich langsam
  3. Scherzo: Lebhaft
  4. Etwas zurückhaltend – Langsam – Lebhaft – Presto


La praversio el 1841 portis jenajn kvar (italajn) movimentnomojn:

  1. Andante con moto – Allegro di molto
  2. Romanza: Andante
  3. Scherzo: Presto
  4. Largo – Finale: Allegro vivace

La ensemblo de la verko postulas du flutojn, du hobojojn, du klarnetojn, du fagotojn; kvar kornojn, du trumpetojn, tri trombonojn; timbalojn kaj kvinvoĉan arĉorkestron.

Eksteraj ligiloj redakti