Koro de Ĉeĉenio

(Alidirektita el Aĥmat-Kadirov-moskeo)

La moskeo Koro de Ĉeĉenio honore al Aĥmat-Kadirov troviĝas en Grozno, ĉefurbo de la respubliko Ĉeĉenio (Rusio).

Koro de Ĉeĉenio
moskeo [+]

Koordinatoj43° 19′ 3″ N, 45° 41′ 38″ O (mapo)43.317545.693888888889Koordinatoj: 43° 19′ 3″ N, 45° 41′ 38″ O (mapo)
Areo0,01 km² (1 ha) [+]

Estiĝo16-a de oktobro 2008

Koro de Ĉeĉenio (Ĉeĉenio)
Koro de Ĉeĉenio (Ĉeĉenio)
DEC
Koro de Ĉeĉenio
Koro de Ĉeĉenio
Lokigo de Ĉeĉenio en Rusio

Map
Koro de Ĉeĉenio

Vikimedia Komunejo:  Akhmad Kadyrov Mosque [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la Aĥmat-Kadirov-moskeo en Grozno

Sian nomon ĝi havas honore al Aĥmat Kadirov, la eksa muftio kaj prezidanto de la respubliko Ĉeĉenio, kiu la 9-an de majo 2004 estis murdita per bombatenco en Grozno. Lia filo Ramzan Kadirov ekde majo 2007 estas la prezidanto de Ĉeĉenio.

La konstrulaboroj borde de la rivero Sunĵa komenciĝis jam fine de la 1980-aj jaroj, sed plurfore estis interrompitaj. Post la du militoj inter la armeo de Rusia Federacio kaj tiu de la memproklamita Iĉkerio en 1994 ĝis 1996 kaj de 1996 ĝis 2006, turkaj konstrufirmaoj finis la moskeon je kosto de 20 milionoj da usonaj dolaroj ekde la 25-a de aprilo 2006 ene de nur 30 monatoj: la 17-an de oktobro 2008 la konstruaĵo solene inaŭguriĝis. La moskeo ofte nomata "la koro de Ĉeĉenio".[1][2]

la moskeo dumnokte
la nuna flago (kaj ankaŭ la aktuala blazono) de Grozno bildigas la moskeon

La moskea teritorio uzebla fare de la islama publiko ampleksas 5000 kvadratajn metrojn, sume en la konstruaĵo povas kunveni 10 000 homoj. La kvar minaretoj altas po 62 metrojn. La eksteraj kaj internaj muroj konstruiĝis el rara travertino-kalkoŝtonoj kaj tegiĝis per blanka marmoro de la turka marmora insulo; la muroj fare de turkaj metiistoj estis farbigitaj per aparte longvivaj koloroj. La internon lumigas 36 kandelabroj, kiuj produktiĝis el pluraj tunoj da bronzo kaj malavare dekoriĝis per vitraj kristaloj.[3][4] La kompleta areo de la moskeo kun ĉirkaŭa ĝardeno estas 14 hektaroj. La konstruaĵo laŭplane estu imuna je tertremoj.[5]

La moskeo estas ligita al la Rusia Islama Universitato Grozno, kiu malfermiĝis la 20-an de aŭgusto 2009.[6]

Cetere ankaŭ la nunaj urbaj flago (bildigita dekstre) kaj blazono bildigas la moskeon.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

43° 19' norde, 45° 41' oriente Mapo