Aĥtala (armene Ախթալա) estas urbo de Armenio, en la marzo Lori, en la nordo de la lando. Ĝi troviĝas en la valo Debed, ĉe la maldekstra riverbordo, kaj ĉe la piedoj de la monto Lalvaro, je 10 km de la nordoriento de Alaverdi kaj je 185 km de Erevano.

Aĥtala
urbo en Armenio • urbotipa setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 100  (2015) [+]
Loĝdenso 488 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 9′ N, 44° 47′ O (mapo)41.15029944.777284Koordinatoj: 41° 9′ N, 44° 47′ O (mapo) [+]
Alto 740 m [+]
Areo 4,3 km² ( 430 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Aĥtala (Armenio)
Aĥtala (Armenio)
DEC
Aĥtala
Aĥtala
Situo de Aĥtala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Akhtala [+]
vdr
Mezepoka monaĥejo en Aĥtala

En 2008, ĝi havis 2 412 loĝantojn. En ĝia ĉirkaŭaĵo troviĝas mintavoloj de plumbo kaj kupro. Proksime de la urbo troviĝas samnoma monaĥejo-fortikaĵo el la Mezepoko. Ĝi estis konstruita en la 10-a jarcento sub regado de la Bagratida dinastio.