Aŝeo (portugale: Axé; prononcu aˈʃɛ) estas stilo de brazila muziko, kiu originas en Salvador de Bahio en la nordoriento de Brazilo.

Deveno de la termino redakti

Origine axé estas rita, religia saluto, uzata en kandombleo kaj umbando kaj signifanta pozitiva energio. La vorto axé krom tio kutima kiel nomo por kandomblea templo.

Muziko redakti

Komence "aŝeo" validis kiel malestima nomo por la brua muziko de bahia karnavalo. Post kiam Daniela Mercury famiĝis per sia albumo „Canto da Cidade“ en la jaro 1992 en tuta Brazilo, la nomo „aŝeo“ fariĝis kutima kiel arnomo por la muziko de Salvador.

La muzikindustrio produktis dum la 1990-aj jaroj kontinue novajn aŝeo-titolojn. Per la aŝeo-ondo, kiu en la jaro 1998 atingis sian supron, multaj aŝeaj bandoj populariĝis en tuta Brazilo.

Vidu ankaŭ redakti