Ara Ketu (laŭ araketo el la joruba lingvo por „la popolo de Ketu“) estas ensemblo de brazila muziko el Salvador de Bahio kaj reprezentanto de aŝeo-muziko kaj de samboregeo.

Ara Ketu fondiĝis la 8-an de marto 1980 en la kvartalo Periperi de Salvador kiel tiel nomata bloco afro (karnavala prezentantaro kaj asocio) kaj ekde tiam regule partoprenas la karnavalon de Salvador. El la origine granda grupo evoluis dum la paso de la jaroj pli malgranda ensemblo, kiu prezentas sursceneje kaj verkas diskojn, kiujn ĝi pokaze vendas milionoble. Al la plej grandaj sukcesoj de Ara Ketu apartenas interalie furorkantoj kiel "Mal Acostumada", "Pipoca", "Mare de Emocao" kaj "Cheguei Pra Balancar".[1]

Diskaro redakti

  • Ara Ketu (1987, ankoraŭ kiel bloco afro, samkiel la sekvonta sondisko)
  • Contos de Benin (1988)
  • Ara Ketu (1992, ekde ĉi tiu ĉiuj kiel lumdiskoj)
  • De Periperi (1993)
  • Bom Demais (1994)
  • Dez (1995)
  • Dividind Alegria (1996)
  • Prá Lá de Bom (1997)
  • Ao Vivo (1998)
  • Ara Ketu e o Povo ao vivo de novo (1999)
  • Vida a Banda Ara Ketu (2000)
  • Ara Ketu (2001)
  • Ensaios do Ara Ketu (2002)
  • Obrigado a Você (2003)
  • 25 Emoções (2004)
  • Ara Ketu 2005 (2005)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti