Samboregeo estas popola kungluaĵo de brazila sambo kun jamajka regeo kaj hejmas origine kaj precipe en la federaciero Bahio.

Tipa por samboregeo estas unue la ritma skemo de la gitaro, kiu distingiĝas disde jamajka regeo. Jen ne nur aperas simpla interpulsa akcentado, sed miksaĵo el interpulsa duobla interpulsa akcentado. Unuaj versioj baziĝis sur la inversa ritmo de bosanova frapo de la frapinstrumentisto sur la knartamburo.

Krom tio tipas la forta akcentado de la ritmosekcio, kiu en kazo de konsisto nure el perkutinstrumentistoj ludas jenajn instrumentojn: la bastamburon surdo, la brazilan knartamburon caixa, la tenortamburon repiniko kaj foje ankaŭ la konusan tamburon timbo.

Grupo kiel ekzemple Olodum aŭ ties antaŭulo Ilê Aiyê praktikas samboregeon ekde 20 ĝis 25 jaroj kaj atingas per tio milionkapan publikon en Brazilo kaj la mondo. La ritmo de samboregeo establiĝis kiel stilelemento de moderna brazila muziko kaj de ĝi ekzistas multaj sonregistraĵoj, ne nur el Brazilo: ekzemple la gitara ritmo de la peco „Macarena“ de la hispana duopo Los del Río baziĝas sur samboregeo.