Tambureto

tipo de tamburo
(Alidirektita el Knartamburo)

Tambureto, knartamburorultamburo[1] (aŭ drattamburo[2]) estas tamburo ambaŭflanke surstreĉita per felo kun knarkordoj ĉe la resonancfelo.

Aŭdekzemplo: knartamburo
14"-knartamburo kun lignokaldrono

Strukturo redakti

Materialoj kaj mezuroj redakti

La korpo de tambureto konsistas el metalo (plejofte ŝtalo aŭ latuno) aŭ kruce kungluita, ofte ekipita per stabiligaj ringoj, malofte ankaŭ el masiva ligno, ankaŭ el akrilo. La elekto de la materialo ege influas la sonon: tamburo kun ligna korpo generas varman sonon, kiu bone konvenas al „pli mildaj“ muzikstiloj. Metala kaldrono tamen generas „metalecan“ kaj kompare kun lignokaldrono pli laŭtan sonon, postulata ekz. je metalroko, marŝmuzikosambo.

La diametro varias inter 10 ĝis 15 coloj (en modernaj mezuroj proks. 25 ĝis 37,50 cm); la klasika normtambureto havas diametron de 14 coloj kaj profundas 5,5 aŭ 6,5 colojn. Se tambureto estas pli malprofunda aŭ havas pli malgrandan diametron, ĝi tendencas al pli akra kaj mallonga sono. Tiujn oni nomas malgrandaj knartamburoj. La feloj estas streĉe tirataj per metalaj aŭ malofte lignaj streĉoringoj kaj 8 ĝis 12 agordoŝraŭboj, je ege malnovaj modeloj ankaŭ per streĉrimenoj.

Ankaŭ troviĝas ofte nekutimaj mezuroj, ekz. 13 oble 7 coloj aŭ 15 oble 4 coloj. Grandaj rultamburoj foje uzataj en orkestro eĉ atingas mezurojn de 16 oble 16 coloj.

Forleviloj redakti

Ekzistas variaj sistemoj, en kiuj la knartapiŝo estas enstreĉita. La kutima fiksado okazas pokaze je unu flanko de la kaldrono, je kio ĉe la unu el la du flankoj estas fiksita baskulolevilo. Per tiu oni povas ŝalti la tapiŝon aŭ sur la resonancfelon aŭ for de ĉi tiu. Pro tio la knarsono forfalas.

Per etaj radetoj oni plejofte povas precize reguli, kiel proksime kaj strikte la tapiŝo kuŝu sur la felo.

Por rafini la soneblecojn ekzistas paralelleviloj, kiuj plejofte estas muntitaj sur pli valoraj instrumentoj. Je ĉi tiu sistemo estas enkonstruita stablo, kiu pli bone garantias la precizan kuŝadon de la tapiŝo sur la resonancfelo. De ekstere la tapiŝo estas muntita sur ĉi tiu stablo.

La knartapiŝo redakti

La knarefekton tipan por ĉi tiu tamburo produktas tapiŝo surkuŝanta sur la resonancfelo el 8 ĝis 48 (kutime 20) metalspiraloj aŭ nilonkordoj, kuŝantaj unu apud la alia; pli frue ĉi tiu estis farita el intestkordoj (la knariloj aŭ knarkordoj). Ju pli da kordoj havas la „knartapiŝo“, des pli larĝa kaj etenda fariĝas la sono. La tapiŝo kuŝas je tio en knarilolito – mallevaĵo malmultajn milimetrojn profunda kaj plurajn centimetrojn larĝa, diametre kontraŭe situanta en la kaldronkresto – kaj je ekfrapo estas instigata al kunsvingado kaj per tio al kunkraketado, ĉar la kutime maldikega kaj pro tio tre sentema resonancfelo transprenas la svingadojn de la frapfelo. Per mekaniko la tapiŝo estas forlevebla de la resonancfelo aŭ variebla laŭ alpremiĝo. Strikta streĉado malpliigas la sondaŭron kaj rezultigas akran, sekan ĝis „mortan“ sonon, kiu aparte elstaras el la ĝenerala sonbildo, kiel estas dezirata je orkestromuziko, marŝmuzikosambo. Je popmuziko pli malstrikta alĝustigo estas kutima. La knartapiŝo ne devas deformiĝi, ĉar alikaze ekestas rusteca resono.

Feloj redakti

La supra felo, do la frapfelo, estas identa kun tiuj, kiujn oni uzas sur aliaj tamburoj. Pro la tapiŝo la selekto havas tamen pli altan gravecon ol je aliaj tamburoj. Se oni deziras kiel eble precizan sonon, kiu transigas ĉiujn svingadojn, oni devas uzi unutavolan felon, kio estas aparte konsilinda je priludado per ĵazbroso. Se oni uzas dutavolajn felojn, tio malpliigas la precizecon.

La malsupra felo nomiĝas resonancfelo. Alie ol ĉe tiuj de aliaj tamburoj ĉi tiu de knartamburo estas pro la tapiŝo kaj svingotransigo treege maldika kaj plejofte travidebla.

Historio redakti

La tambureto devenas origine el la militmuziko kaj estas rekondukebla sur la mezepoka tamburo, kiu plejofte estis ludata por akompani fluton. Proks. meze de la 19-a jarcento oni uzas tambureton tamen pli kaj pli ankaŭ en orkestromuziko. Pro la ĝia uzado en usonaj marŝbandoj, kiuj devenas ankaŭ de militmuziko kaj kiuj estis unu el la prauloj de ĵazmuziko, la tambureto estis enigita en la unuaj kombinitajn frapinstrumentarojn.

Nuntempe knartamburo ankaŭ estas uzata kiel soloinstrumento. Konaaj komponistoj estas i.a. Siegfried Fink kaj Charley Wilcoxon.

Vidu ankaŭ: genuofelo

Uzado redakti

En moderna frapinstrumentaro knartamburo estas la koro kaj oni ludas ĝin sidanta je centra pozicio. En la armemuziko same kiel en marŝbandoj aŭ tamburkorpusoj oni tenas la tambureton helpe de firmtenilo maldekstre antaŭ la kokso kaj ludas ĝin staranta resp. marŝanta.

Ludotekniko redakti

Simplaj ritmoj estas lerneblaj sur tambureto same facile kiel sur Orff-instrumentoj, pro kio la instrumento principe taŭgas ankaŭ por pli malgrandaj infanoj. Pro la alta laŭteco tamen la uzado de aŭdprotektiloj estas konsilinda.

Ankaŭ pli aĝaj infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj povas - kondiĉigite ian-tian bonan ritmosenton - sen longdaŭra instruo kaj kun ioma ekzercado rapide atingi sukcesojn ĉe tambureto kaj akompani muzikpecojn. Por (duon)-profesia ludado en grupoj aŭ orkestroj kompreneble necesas kiel por ĉiu alia instrumento koncerna edukado.

Variaj frapteknikoj ebligas specialefektojn. Se oni frapas la felon samtempe per la bastonpinto kaj per la bastontenilo la streĉoringon, ekestas laŭta kaj kraka kaj plejofte ankaŭ metala. Ankaŭ oni povas frapi la streĉoringon je bastono surmetita sur la felo.

 
Tambureto ludata per brosoj

Ankaŭ la elekto de la tamburbastonoj, precipe kapoformo, influas la sonon. Ĝenerale validas: Ju pli malgranda la kapo, des pli akra kaj mallonga la sono. Ĉefe en orkestromuziko oni uzas bastonojn kun treege malgrandaj kapoj. La uzado de brosoj en ĵazo ebligas pli mildan, ne malpli esprimpovan ludon, je kiu la brosoj estas frotataj cirkloforme aŭ linie sur la felo aŭ estas ludataj kiel bastonoj. Tiucele oni uzas malglate tegitan frapfelon el plasto aŭ naturfelon el bestohaŭto, kiu reagas tre senteme je variadoj de la atmosfera humideco.

Referencoj redakti

  1. . Roko kaj Popo Alfabeta terminaro - R. Alirita 2014-05-16.
  2. BENSON, Peter. Comprehensive English-Esperanto dictionary. El Cerrito: Esperanto League for North America, 1995. (Sub kapvorto "snare" estas "snare drum".)

Fonto redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Kleine Trommel » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3481634 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)