Repiniko (portugale: Repinique,) estas malgranda tamburo de brazila muziko. Ĝia resonkorpo altas 30 ĝis 40 centimetrojn kaj havas diametron inter 25 kaj 37,5 cemtimetrojn. Unue ĝi estis ligna cilindro kun surstreĉita kaprofelo. Pro praktikaj kaŭzoj oni anstataŭis dumpase de la evoluo la naturajn felojn per tiaj el nilono. Nun la resonujo konsistas el metalo kaj la feloj el nilon, pro kio la sono dumpase de la tempo fariĝis pli kaj pli alta kaj metaleca.

En samboperkutado oni ofte uzas la repinikon ĝuste pro ĉi tiu sonopor „vokoj“ (port.: chamadas). Ĝi estas ludata en sambo, sed ankaŭ de kelkaj grupoj de samboregeo kiel ekzemple Ilê Aiyê, aŭ per lignobastono kaj nudamane aŭ per du maldikaj plastaj aŭ lignaj vipoj, ekzemple fare de la bando Olodum. Tipa frapa skemo ritma (port. toque) de la instrumento en sambo estas la frapo permana antaŭ la vera pulsbato. En la muzika strukturo de samba tamburaro (port.: bateria) ĝi kompletigas la tamburinojn, malgrandajn unufelajn kadrotamburojn. En samboregeo la kleo 3-2 aŭ la inversa bosanovo-frapo de la tambureto estas tipaj ludoskemoj de la grupoj kiuj ludas ilin per du bastonoj.

Parenca versio de repiniko estas la bakurinjo. Ĝi estas de malpli granda diametro, iomete pli mallonga kaj estas ludata nure per du longaj maldikaj vergoj. Je la grupo Timbalada ĝi anstataŭis la antaŭe uzitajn tamburinojn.

Vidu ankaŭ redakti