La brazila surdo estas cilindra tamburo kaj apartenas al la plej grandaj kaj gravaj muzikinstrumentoj de samba frapinstrumentistaro. Ĝi metas la ritman bazon de muzikpeco kaj respondecas pro tio decide la kontrolon pri la luda rapideco.

Surdo

Strukturo redakti

La surdo uzata en Rio-de-Ĵanejro altas proksimume 60 centimetrojn kaj havas diametron inter 16 kaj 24 coloj, dise oni ankaŭ uzas pli grandajn variaĵojn kun diametroj ĝis 29 coloj. La origina resonkorpo konsistas el ligno, alternative uzataj estas galvanplastika ŝtalo aŭ − ne laste pro la malplia pezo − aluminion. Altkvalitaj aluminiaj surdoj konsistas el senkudre farita kaldrono, kiu estas pli rezistopova kaj ofte, sed ne nepre, havas pli bonajn sonkvalitojn ol kaldrono kun kudro. Frapa kaj resona feloj estas kutime fiksitaj per po ringo ĉe la kaldrono kaj surstreĉita per ok ĝis dek du streĉobastonoj. Kutime oni uzas kaprajn kaj plastajn felojn.

Al la variaĵoj apartenas la surdoj uzataj en Salvador de Bahio. Ili kutime estas malpli altaj (40 ĝis 50 centimetrojn), pro tio ankaŭ pli malpezaj, kaj havas pli mallongan resonon.

Repiniko, alia grava instrumento de la samba muziko, estas ankaŭ nomata pro simila formo kaj ludmaniero kiel tre alta surdo, tenas tamen alian rolon ene de sambotamburaro kaj estas pro tio konsiderata kiel aparta instrumento.

Sonregistroj redakti

Surdoj estas ludata ene de sambotamburaro en du, prefere tamen en tri sonregistroj

Tri sonregistroj redakti

Se oni ludas la surdojn en tri sonregistroj, oni distingas inter unua ("primeiro"), dua ("segundo") – kiuj kune formas funkcian unuecon – kaj tria ("terceiro") surdoj.

Primeiro („marcação“ - markado): La unua surdo estas la plej malalte agordata instrumento de sambotamburaro, kaj oni uzas ĝin, por ludi kune kun la dua la pulson, ofte ĝi ludas je tio sur la paraj batoj de takto. Oni uzas plejparte instrumentoj de ĉirkaŭmezuro da 60 aŭ pli centimetroj.

Segundo („resposta, respondor“ - respondo, respondilo): La pli alte agordata dua surdo korespondas kun la unua je la ludado de la pulso kaj ludas je la samba de enredo kaj aliaj stiloj ofte la neparajn taktotempojn. Kutimaj estas instrumentoj de ĉirkaŭmezuro da 50 ĝis 55 centimetroj.

Terceiro („cortador“ - tranĉanto, tondanto): La plej malgranda surdo, la tria, havas la plej altan relativan felostreĉon inter la surdoj. Pro la relative malmulta resono de la instrumento kaj la pli forta repuŝo, kiun la felostreĉo kaŭzas, ebliĝas la ludado de rapidaj, komplikaj fraposinsekvoj. Super la fundamenta pulso de unua kaj dua surdo la tria surdo ludas la propran surdoskemon, kiu kompletigas la pulson al ritma skafaldo de sambo kaj plejparte decidas esence la karakteron de muzikpeco.

Ofte oni uzas surdojn kun diametroj inter 40 kaj 45 centrimetrojn kiel tria surdo.

Du sonregistroj redakti

Ĉar kaj unua kaj dua surdo pro resono kaj relative malalta felostreĉo malfaciligas la ludon de komplikaj ritmoj, la uzo de nur du surdovoĉoj maloftas kaj troviĝas plejparte en amatoraj sambotamburaroj ekster Brazilo. Je tio oni ludas la ritmoskemon koresponde en ambaŭ voĉregistroj aŭ unu surdo ludas ĝin en unu voĉregistro, dum kiam la alia rolas kiel pulsodonanto.

Ludmaniero redakti

Oni ludas la unuan kaj duan surdojn kiel pulsodonantojn kutime per unu martelo kaj unu mano. La manon oni uzas en ĉi tiuj sonregistroj plejparte por dampi la felon dum la frapo de la koresponda surdo. La trian surdon oni ankaŭ ludas per martelo kaj mono, sed ĉu kaj kiam oni dampas, dependas de la pokaza skemo. Je pli malgranda ensemblo oni uzas la manon ankaŭ por la propra ludo aldone al la martelo, kio taŭgas por komplikaj sinkopaj ritmoj. Oni ankaŭ uzas la liberan manon por la ŝanĝo de la tonalto, premanta aŭ malpremanta la frapofelon.

En diversaj stiloj, ekzemple samboregeo kaj la miksformo sambaduro, la tria surdo foje ankaŭ estas ludata per du marteloj samtempe. Postfrapa dampado jen okazas, se necese, per vertikala metado de unu martelo sur la frapofelon. Alia variaĵo de la surdoludo estas la ringoklako, do frapo sur la felostrecan ringon.

Kutime oni portas surdon per ŝultraj aŭ koksaj zonoj, en kiuj pendas la instrumentoj. La uzado de starigiloj maloftas kaj rolas je la ludado nur tiam, se unusola perkutinstrumentisto samtempe ludas plurajn surdojn, aŭ se la pezo estas tro alta.

Eksteraj ligiloj redakti