Aŭdismo estas termino por [1] kaj marĝenigo de surduloj [2] kaj malbone aŭdantoj. La koncepto estus unue uzata en 1975 fare de Tom Humphries en sia verko[3] "The creation of a word Audism.[4] (la kreado de la vorto aŭdismo). [5] Ekde 1992 ankaŭ aliaj aŭtoroj uzas kaj esploras la koncepton.

Kaŭzoj redakti

Aŭdismo estas la socia reago al nekutima komunikado kaj kvalitoj de surduloj kaj uzantoj de gestolingvo. Multaj surduloj ne konsciiĝas ke ili estas diskriminacataj pro aŭdismo. Pasiva aŭdismo temas pri surduloj kiuj ne uzas gestolingvon kaj ne vidas aŭdismon kiel identecon. Aktiva aŭdismo temas pri surduloj kiuj okupiĝas pri lingvo kaj kulturo kaj scias ke ili estas ofte diskriminaciataj pro aŭdismo.

Sociaj vizioj redakti

La aŭdanta socio ofte pensas ke surduloj ne kapablas ekzerci profesion en kiu multaj komuniklertoj estas bezonataj aŭ kie sekureco estas grava. Tamen helpe de interpretistoj por surduloj ili jes povas ekzerci tiujn profesiojn. Ofte la aŭdantoj subtaksas la kvalitojn de surduloj, ĉar ili konsideras gestolingvon kiel artefarita lingvo, kiu en si mem estas jam lingvisma konduto. 

Eksteraj ligiloj redakti

(en) Audism FAQ Arkivigite je 2011-01-27 per la retarkivo Wayback Machine by Gallaudet University

(en) deafness.about.com Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine pri aŭdismo

(en) "Audism Unveiled" dvd[rompita ligilo]

Referencoj redakti