Signolingvo

homa lingvo, kies fonemoj estas manaj kaj korpaj gestoj
(Alidirektita el Gestolingvo)

Signolingvo[1]gestlingvo estas lingvo kiu uzas la manojn kaj mienojn por komuniki, anstataŭ sonoj. Signolingvo uzas diversajn manajn formojn, orientiĝojn kaj movojn, ne nur de la manoj sed ankaŭ de la brakoj kaj korpo, en kombino kun buŝaj formoj kaj vizaĝaj ŝanĝoj por permesi al la uzanto esprimiĝi. Signolingvoj evoluas kutime inter surduloj, sed ilin uzas ankaŭ interpretistoj, kaj la amikoj kaj familioj de surduloj, ne nur surduloj mem. Interpretistoj helpas komuniki surdulojn kaj aŭdantojn, kiuj ne scipovas la konkretan signolingvon. Ili povas interpreti kaj signolingvon en parollingvo, kaj parollingvon en signolingvo. Estas aliaj interpretistoj, kiuj helpas komuniki signumantojn, kiuj signumas malsamajn signolingvojn. Ili estas plej ofte mem surdaj.

Homoj uzantaj usonan signolingvon
Preservation of the Sign Language (1913)

Ekde 2018, la UN fiksis, ke la 23-a de septembro de ĉiu jaro estu festata la "Internacia Tago de la Signolingvoj"[2].

Lingvistoj agnoskis en la 1960-aj jaroj, ke ankaŭ signolingvoj estas lingvoj. Signolingvo havas ankaŭ ĝian fonologion, gramatikon kaj vortostokon. Lerni signolingvon estas same malfacila kiel lerni parolatan lingvon. Uzado helpas plibonigi ankaŭ tempon por reago kaj periferian vidon.[3]

Oni ofte erare opinias, ke ekzistas sole unu internacia signolingvo. Ĉiu lando havas sian signolingvon pro historiaj motivoj, ekzemple, starigo de lernejoj por surduloj en diversaj epokoj, enkonduko de selektitaj signoj anstataŭ tuta ellaborita lingvo, la Majlanda kongreso, kiu malpermesis signumadon. Povas okazi, ke lando havas lokan signolingvon, specon de dialekto laŭ lernejoj de surduloj. Iuj landoj havas ne nur unu, sed pliajn signolingvojn, ekzemple Sviso aŭ Barato. Lernantoj povas rekoni similecon inter la signoj de diversaj signolingvoj, kaj lingvistoj povas klarigi kontakton ekzemple inter Hungara, Austria kaj Germana signolingvo. Ili povas ankaŭ malkovri familiojn de signolingvoj.

Laŭ alia miskoncepto la signolingvoj estus pli malrapidaj ol parolataj lingvoj, ĉar la manaj movoj estas malrapidaj. Sed tiuj lingvoj esprimas plurajn informojn samtempe, do, estas erare taksi ilin pli malrapidaj, dum ili foje estas pli rapidaj. Ĝenerale oni devas strebi al evidenta formado de signoj. En tio gravas ne nur la movo de la manoj, sed ankaŭ la pozicio kaj la mimiko.

Estas kutimo, ke signumantoj formas parollingvajn vortojn per sia buŝo. Tion faras kaj surduloj kaj aŭdantoj. Oni devas fari tiun pli malrapide ol parolo, adaptiĝante al tempo de signoj. Oni devas ne tro artikuli, kaj ĝi devas esti nur akompana. Ne ĉiu sekvas tiun kutimon. Estas tiuj, kiuj ne konsentas, ĉar tio miksas du lingvojn. Kutime la vortordo de du lingvoj ne estas sama, do oni uzas lingvon kontraŭ ĝiaj reguloj. Estas tiuj, kiuj ne povas fari tion, ĉar ilia parol-eraro distordas ankaŭ mondbildon. Denaske mutaj homoj ne havas parol-sperton. Aŭtismuloj ofte ne povas uzi la du komunikajn kodojn samtempe. Ankaŭ surduloj mem ne ĉiam sekvas la kutimon. Kaj estas iuj, kiuj ne povas interligi signumadon sen mondbildoj.

Laŭ iuj teorioj unuaj lingvoj estis signolingvoj; sed ili ne klarigas, kiel la homo komencis paroli.

Signolingvoj estas lingvoj redakti

Signolingvoj estas lingvoj same kiel parolataj lingvoj:

  • Ili estas same kompleksaj
  • Ili havas vivantan komunumon
  • Ili havas dialaktojn kaj slangon
  • Parolantoj havas saman verbalan repertoaron kiel homoj uzantaj parollingvojn
  • Ili povas plenumi taskojn de lingvoj, estas uzeblaj por komunikado, gajni scion, kaj iĝi identecon
  • Ili ŝanĝas
  • Ili estas spontane uzantitaj[4]

Diverseco de signolingvoj redakti

Oni parolas pri signolingvoj kaj ne nur signolingvo, ĉar ĉiu lando, fojfoje ankaŭ regionoj, havas propran signolingvon. Entute estas nuntempe 114 signolingvoj en la mondo. Signolingvoj en apudaj landoj estas ofte tute malsimilaj, eĉ kiam tiuj landoj havas komunan parolan lingvon; la signolingvoj en Britio kaj Irlando estas unu ekzemplo. Male, finna signolingvo originis el la sveda signolingvo, kvankam la finna ne rilatas al la sveda. Pro tio finnaj surduloj pli bone komprenas svedajn surdulojn ol parolantaj finnoj komprenas parolantajn svedojn.

Internaciaj signolingvoj redakti

Komunikado inter homoj kiuj uzas malsamajn signolingvojn estas kutime pli facila ol inter homoj kiuj ne havas komunan parolan lingvon.

Estas du internaciaj signolingvoj.

  • International Sign (Internacia Signado, mallonge IS) estis iniciatita de komitato, kiu elektis la pli komunajn signojn inter diversaj signolingvoj[5]. Konsorcio de kelkaj eŭropaj institucioj ekde 2013 helpas instrui la lernadon de la Internacia Signaro per la uzo de naturaj signolingvoj esprimis en la enkonduko de sia projekto Sign2Cross ke "dum al IS mankas la diferencigo kaj efikeco de bone establitaj naciaj signolingvoj, ĝi unike sukcesas ebligi al surduloj superi lingvajn limojn, permesante la disvolviĝon de sento de rilato inter surduloj de malsamaj originoj'.
  • American Sign Language (mallonge ASL, usona signolingvo), kiu estas signolingvo de Usono kaj Kanado.

Projektoj de internaciaj signolingvoj redakti

Ekzistas tamen du projektaj de internaciaj signolingvoj,

  • Gestuno kiu estas ankaŭ nomata Internacia Signolingvo (mallonge IS) estas la Esperanto de la signolingvoj. Temas pri vortaro kun Internacia Fingro-Alfabeto enhavante liston el 1 470 'internaciaj' signoj, kunfluiintan en Gestuno.
  • Signuno, kies prilaboradon oni komencis en la jaro 1991.

Ambaŭ ĝis nun ne estas multe uzataj. Tamen ekde la jaro 1977, la internacia signolingvo kelkfoje havis interpretistojn en internaciaj renkontiĝoj por surduloj.

Tipologio redakti

Signolingvoj povas esti grupigitaj simile al voĉaj lingvoj: estas aglutenaj, flektantaj, polisintektikaj kaj izolantaj signolingvoj. Ili povas havi diferencan vortordon: ekzemple Austria signolingvo havas SOV, Amerika signolingvo havas SVO vortordon. Parollingoj efikas al signolingvoj, kaj iĝis formoj, kiuj pli aŭ malpli similas al parollingvo parolitan samlande. Ekzemple Amerika signolingvo havas kontinuumon inter neefikita lingvaĵo kaj Angla lingvo.

Multaj signoj bazas sur iu, kiu karakterizas la signifiton videble: movado, formo, aŭ karaktero en spaco. Estas signoj, kiuj signifikas ne nur unu vorton, sed unu frazon. La gramatiko funkcias en spaco.

Familioj redakti

Kutime la signolingvoj ne estas rilataj al lingvoj parolitaj samlande. Estas lingvoj, kiuj uzas gramatikon de parolita lingvo kaj signojn de signolingvo; tiuj estas la parolitaj lingoj kodigitaj per signoj, ekzemple Signing Exact English aŭ Signumita Hungara (jelelt magyar). Multa signolingvo bazas sur signoj de Hispana monaĥo Pedro Ponce de Leon (1520-1584).[6] Estas ludo, kiu enhavas la dato 1620, kiel kreado de signolingvo.[7]

  • BANZSL enhavas Britan, Australan kaj Nov-Zelandan signolingvojn.
  • Japana signolingvofamilio enhavas Japanan, Korean kaj Tajvanan signolingvojn.
  • La Francia signolingvo havas grandan parencaron, ĉar oni komencis instrui surdulojn per signoj en Francio.
    • Klastero estas Francia, Kebekia kaj Rusa signolingvoj. Al tiu apartenas Nederlanda, Flamanda, Francia-Belga signolingvo, kaj Hispana, Meksika kaj Nov-Skotia signolingvoj.
    • Klastero de Amarika Signolingvo, kiu enhavas ankaŭ Bolivian signolingvon. Taja signolingvo estas mikso de Bangkoka, Chiang Mai kaj Amerika signolingvoj. Estas teorio, ke Amerika signolingvo efikis Ugandan, Kenjan, Filipinan, kaj Malajan signolingvojn, sed tiu ne estas pruvita per sondoj.
    • Al Mezeŭropa klastero apartenas Hungara, Ĉeĥa, Slovaka signolingvoj, sed oni pensas, ke ankaŭ Romana, Bulgara kaj Pola signolingvoj apartenas ankaŭ al tie.[8]
  • Germana signolingvo efikis multe al Israela signloingvo.
  • Islanda signolingvo estas parenca al Dana, sed ili estis izolitaj por iuj jarcentoj, do ili diferencas signifike.
  • En Rusio, Moldavio kaj Ukrainio oni signumas tre simile.[9]
  • Skandinavia singnolingvofamilio enhavas la Finnan, la Svedan kaj la Norvegan signolingvon, sed necesigos sondo por demonstri tiun.
  • Signolingvoj de Jordanio, Sirio, Palestino, Irako, kaj verŝajne Saud-Arabio estas partoj de kontinuo de dialektoj.
  • Estas senparencaj signolingvoj, kiel Nicaragua, Al-Sayyida Beduina signolingvoj, kaj signolingvo de Providenco.

En pedagogio de surduloj redakti

En pedagogio de surdulo ne estas interkonsento, ĉu signolingvo estas helpo aŭ malhelpo lerni parollingvon kaj lerni paroli.

Aŭda-verbala metodo kredas, ke signolingvo estas malhelpo, do ĝi malpermesas signumadon. Longtempe ĝi malpermesis signolingvojn ne nur dum klasoj, sed ankaŭ en libertempo. Surdaj lernantoj estis grave punigitaj, se pedagogoj vidis ilin signumi. Laŭ la metodo, signolingvoj malhelpas pensadon, pro ilia bildriĉeco; do instrui parollingvon kaj paroladon helpas ne nur komunikadon, sed ankaŭ pensadon, kaj lerni novan scion. Oni nomas tiun demutisadon.

Laŭ dulingva metodo, bildriĉeco de signolingvoj ne malhelpas pensadon, ĉar ili estas ankaŭ lingvoj. La metodo opinias parollingvon kaj paroladon kiel komunikmetodon.

En iuj afrikaj landoj oni ne respektas lokalajn signolingvojn, instruante laŭ dulingva metodo, kaj uzas signojn de Amerika signolingvo. Lokalaj signoj estas persekutataj. Do lernantoj havas similajn malfacilaĵojn, se oni uzus nur parollingon, kaj lokalaj signoj povas malaperi, kaj lokalaj signoloinvoj ŝanĝi.[10]

Skribo kaj medio redakti

Pleje signolingvoj ne estas skribitaj; uzantoj skribas parollingve. Sciencaj sondoj uzas notaciojn, kiuj notas separite fonemojn de signolingvo, formon, staron, movadon de mano, lokon de signo, kaj kiun esploristoj volas denoti.

Estas aliaj sistemoj, ekzemple skribo de William C. Stokoe por Amerika signolingvo, skribo de Eshkol-Weissman por Izraela signolingvo, HamNoSys por Germana signolingvo, kaj fonetika SignLettering de Hartmut Teuber. SignWriting de Valerin Sutton estas instruitaj en lernejoj de surduloj en Osnabrück kaj Orient-Nikaraguo. Ĝi uzas simplajn formojn, sagojn, stelojn, ondojn, kaj aliajn.

Taktila formo redakti

Oni povas senti signolinvon per palpado. Parolanto signumas sub manoj de aŭdanto, kiu palpas signojn. Tiu estas signumado en mano. Pleje surdblindoj, ilia familio kaj interpretistoj uzas ĝin. Bariero estas, ke oni ne povas palpi mimikon samtempe; do palpita formo de signolingvoj havas separitajn signojn priskribi ĝin.[11] Surduloj pleje ne scipovas tiun formon, kaj ili uzas signolingvojn vide.

Oficiala statuso redakti

Surduloj volas igi fari oficialajn lingvojn el iliaj signolingvoj. Unue en Ugando igis oficiala la lokala signolingvo, antaŭ 2000. Zürich svisa kantono skribis pri signolingvo en ĝia konstitucio en 2005. En 2005, lokala signolingvo iĝis oficiala minoritata lingvo en Aŭstrio. En Nov-Zelando, Nov Zelanda signolingvo havas samajn rajtojn kiel Angla kaj Maoria ekde 2006. En Hungario, Hungara signolingvo estas oficiala ekde 2009. Ekde 2011 ĝi estas en konstitucio, kiel parto de Hungara kulturo.

Miskompreniĝoj kaj stereotipoj redakti

Laŭ ĝenerala kredo, kiu eble pli regis en la pasinteco, estis supozite ke signolingvo estas malriĉa lingvo kiu estas nenio alia ol pantomimo kaj simplisma vida prezento de kio tio estas dirita, kaj ne eblas esprimi abstraktajn kaj kompleksajn ideojn pere ĝi. Tamen, en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento, lingvistoj komencis esplori signolingvon pli serioze kaj alvenis al la konkludo, ke ĝi estas lingvo ĉiasense, kun riĉa vortprovizo kaj kompleksa gramatiko - same kiel ĉiu alia natura lingvo.

Alia ofta miskompreniĝo estas ke signolingvo estas internacia lingvo. Same kiel ekzistas granda vario de parolataj lingvoj, ankaŭ ekzistas granda vario de signolingvoj, kiuj varias de lando al lando, de regiono al regiono kaj en iuj kazoj eĉ de urbo al urbo.

Signolingvo ne dependas de la parolata lingvo kaj ne nepre pruntas el ĝia vortprovizo, reguloj de gramatiko kaj sintakso. Sed fakte ĉiu signolingvo ne estas vorto-post-vorta traduko de la parola lingvo (kontraste al signita lingvo [2]). Elstara ekzemplo de tio estas brita signolingvo kaj usona signolingvo, kiuj estas tre malsamaj lingvoj kaj la parolanto de unu lingvo ne komprenus la parolanton de la alia lingvo - ĉi tio ikazas malgraŭ tio, ke kaj en ambaŭ landoj oni parolas la saman lingvon, la anglan.

Similaj sistemoj redakti

Hejmaj signoj redakti

Pleje aŭdantoj scipovas neniun signolingvon. Denaske surda infano ne povas lerni signolingvon de siaj gepatroj. La familio komencas uzi signan piĝinon dependantan de la familio.

Susan Goldin-Meadow multe esploris hejmajn signojn. Ŝi trovis, ke signoj de Amerikaj surdaj infanoj pli similas al signoj de Ĉinaj surdaj infanoj ol al gestoj de iliaj gepatroj. La signoj estas partoj de struktura sistemo, en kiu ili estas vortoj, el kiuj oni konstras frazojn laŭ simplaj reguloj. Aliaj kriterioj pri lingvoj malestas, ankaŭ signifiko de signoj estas malkonsekventa. Ne estas larĝa grupo de uzantoj, ne estas rekonita kiel samasistemo, kaj se tiuj infanoj havos poste mem infanoj, la kodo iĝas pli kompleksa, same al kreoliĝado de parolitaj piĝinoj. Hejmaj signoj estas malplenaj lingvoj, sed apartenas al ekado de signolingvoj.

Lingvistoj povas esplori ekadon de lingvoj, ligon inter lingvo kaj gestoj, kaj kritika tempo de alpropriĝado de patrina lingvo. Ili povas esplori lingvajn universalojn kaj infanan inventon de lingvoj.

Signolingvoj nesurdulaj redakti

Estas situoj, en kiu ankaŭ aŭdantoj uzas signolingvon; eĉ se tiu ne estas tial ellaboritaj kiel signolingvoj de surduloj. Pleje oni uzas parton de gramatiko de parollingvon de la komunumo. Tiuj estas situoj, en kiu oni ne povas (sub akvo), ne estas laŭcela (ĉasado), estas malpermesita paroli (tabuoj), aŭ signolingvo funkcias kiel sekreta lingvo.

Ĉe la indiĝenaj aŭstralianoj, multaj populoj havas krom sia parola lingvo ankaŭ propran signolingvon, aŭ havis tian en la pasinteco[12]. Tia signolingvo uziĝis ĉefe en situacioj en kiuj parolado estis tabuigita, ekzemple dum funebra periodo aŭ dum certaj ceremonioj. Vidu ankaŭ Damino.

Raportoj pri la farto de surduloj ĉe tiuj populoj varias. Kelkaj verkistoj esprimis laŭdon pri la bona integrado de surduloj en tiaj komunumoj, dum aliaj plendis, ke la surduloj ne lernas la signolingvon, kiu kutimas esti instruata pere de la parola lingvo.

En la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj dum longa tempo uziĝis signolingvo kun tute alia funkcio. Ĝi funkciis kiel interetna helplingvo inter triboj kun tre malsimilaj parollingvoj. La indiana gestlingvo estas piĝina lingvo, en kiu uziĝas preskaŭ nur signoj bildigaj kaj imitaj (ikonaj). Pro tio, ĝi estis facile komprenebla ankaŭ por eŭropdevenaj enmigrintoj, kiuj ankaŭ uzis ĝin en siaj kontaktoj kun la indiĝenoj. Ĝi havas simplan sintakson en spaco, same al signolingvoj de surduloj. La piĝino donis ideon al simila internacia lingvo. Oni faris senlingvan signokodon el ĝi, kaj nomis tiun Amer-Ind.

Beboj ĝis la sepa monato ne povas eldoni parollingvajn sonojn. Se ili lernas signonligvon, ili povas komenci pli frue efike komuniki, ol paroli. Oni proponas signonligvon al aŭdantaj infanoj kun malfrua parolevoluo.

Oni ankaŭ proponas signolingvon el terapiaj kialoj por aŭdantuloj, kiuj havas iun parolmalhelpon, ekzemple balbutadon, disleksion, aŭ estas post apopleksio. Celo estas, ke parolaj regionoj de cerbo ricevu novajn stimulojn el movado. Se oni havas tre severan parolproblemon, aŭ estas muta, li povas lerni kaj uzi signolingvon, kiu helpas komuniki per lingvo, kaj senlingvajn kodojn, kiuj helpas lian senlingvan komunikadon. Al tiuj estas ekzemploj Amer-Ind, Makaton kaj Schau doch meine Hände. Se li uzas signolingvon, li ofte trovas antaŭjuĝon, kiu diras, ke signumantoj estas surdaj. Tiun volas neniu.

Surduloj kritikas doktorojn, ĉar ili trovas signolingvojn esti helpaj por aŭdantuloj, sed ili pensas, ke ili estas malhelpoj por surduloj, kaj estas kontraŭ ĝi.

Signolingvoj de homoideoj redakti

Dum espléorado de iĝo de lingvoj ekigis ideo, ke oni devus esplori lingvajn kapablojn de aliaj homoideoj. Komence oni probis uzi parollingvon, sed la simioj ne povis paroli escepte de kelkaj vortoj. Poste esploristoj komencis signumi kiel gepatroj kun iliaj infanoj, kaj la simioj demonstris multe pli bonajn kapablojn. Plej famaj estis ĉimpanzoj Washoe kaj Loulis, kaj goriloj Michael kaj Koko. Koko uzis 600 signojn kaj gestojn, simplan gramatikon kiel vortordo, aŭ kunmetado. Ŝi ne lernis la kompleksan gramatikon de amerika signolingvo.

Unuopaj signolingvoj redakti

Lingvo endanĝerigo kaj formorto redakti

Kiel kun iu ajn parolata lingvo, signolingvoj ankaŭ estas vundeblaj por esti endanĝerigitaj[13].  Ekzemple, signolingvo uzata de malgranda komunumo povas esti endanĝerigita kaj eĉ prirezignita kiam uzantoj ŝanĝas al signolingvo uzata de pli granda komunumo, kiel okazis kun havaja signolingvo, kiu estas preskaŭ formortinta krom por malmultaj maljunuloj[14].  Eĉ nacie agnoskitaj signolingvoj povas esti endanĝerigitaj, ekzemple la nov-zelanda signolingvo perdas uzantojn[15].  Metodoj ankaŭ evoluas por taksi la lingvan viglecon de signolingvoj[16].

Literaturo redakti

(Esperanto) Signolingvo oficiale agnoskita por itallingvaj surduloj, artikolo de Davide Astori en Literatura Foiro, n-ro 313 (okt. 2021) paĝoj 298-302

Noto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jelnyelv en la hungara Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Por diskuto pri preferindo de la vortoj aŭ signolingvogestlingvo vidu la diskutpaĝon de tiu-ĉi artikolo.
  2. (eo) DAvide Astori, Signolingvo oficiale agnoskita por itallingvaj surduloj, Literatura Foiro, n-ro 313 (okt. 2021) p. 398.
  3. http://www.infobeteg.hu/Hirek/A-jelnyelven-beszelok-periferias-latasa-es-reakcioideje-is-jobb
  4. Bodnár Noémi diplomamunkája
  5. (en) B. Moody, "International Sign: A practitioner's perspective", en: Journal of Interpretation (2002), p. 1-47
  6. http://www.depositum.hu/tudosok.html
  7. http://jatekdij.hu/tartalom/tarsasjatek/Timeline-talalmanyok.pdf
  8. http://www.sil.org/silesr/abstract.asp?ref=2005-026 Arkivigite je 2010-12-07 per la retarkivo Wayback Machine SIL
  9. http://www.sil.org/silesr/abstract.asp?ref=2005-026 Arkivigite je 2010-12-07 per la retarkivo Wayback Machine SIL
  10. Signolingva koloniado
  11. http://hallatlan.blog.hu/2013/12/19/siketvaksag
  12. [1] Australian Aboriginal sign languages en la anglalingva vikipedio
  13. (en) Bickford, J. Albert, and Melanie McKay-Cody (2018). "Endangerment and revitalization of sign languages", paĝoj 255–264, en: The Routledge handbook of language revitalization.
  14. (en) International Encyclopedia of Linguistics. Oxford University Press. 2003-01-01. ISBN 9780195139778. La lingvo estas konsiderata endanĝerigita. 9 600 surduloj en Havajo nun uzas usonan signolingvon kun kelkaj lokaj signoj por loknomoj kaj kulturaĵoj.
  15. (en) McKee, Rachel; McKee, David (2016), "Assessing the vitality of NZSL", 12th International Conference on Theoretical Issues in Sign Language Research Arkivigite je 2007-04-23 per la retarkivo Wayback Machine (PDF), Melbourne, Aŭstralio, arkivita (PDF) de la originalo, la 1-an de novembro 2016.
  16. (en) Bickford; Albert, J.; Lewis, M. Paul; Simons, Gary F. (2014). "Rating the vitality of sign languages". Journal of Multilingual and Multicultural Development. 36 (5): 1–15.