Brazila signolingvo

Brazila signolingvo (portugale Língua Brasileira de Sinais - Libras) estas laŭleĝa komunikilo de surduloj en Brazilo: La leĝo garantias la disvastigadon kaj uzon de la signolingvo, kaj surduloj rajtas uzi tiun gestolingvon por juraj aferoj, ekzemple kontraktoj. Ĝi estas bazita origine sur franca signolingvo kaj havas influon de usona signolingvo kaj de parolata portugala lingvo. Multaj unusilabaj kaj dusilabaj vortoj de la portugala lingvo estas uzataj en la signolingvo per mana literumado.

La Brazila signolingvo signo por "hundo".

Estas "dialektoj" laŭ la subŝtatoj. La registaro de subŝtato San-Paŭlio kreis vortaron por surduloj kun 43 606 signoj.