La sveda signolingvo (svede Svenskt teckenspråk, ofte pli mallonge nur teckenspråk) estas gestlingvo uzata en Svedio. Temas pri la unua aŭ preferata lingvo de proksimume 10 000 surdaj homoj en Svedo. La lingvo utiligas spacon kaj engaĝas movojn kaj aranĝojn de la manoj, korpo, vizaĝo, kaj kapo. Miloj da pliaj homoj kiuj estas ne surdaj ankaŭ uzas la signolingvon, kiel parencoj de surdaj homoj, signolingvaj interpretistoj kaj aliaj kiuj havas kontakton kun la surda komunumo.

Sveda signolingvo
svede Svenskt teckenspråk
signolingvo • lingvo • moderna lingvo
Swedish Sign Language family
Parolata en Svedio
Parolantoj 8 000
Signantoj ĉ. 10 000
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sgn-SW
  ISO 639-3 swl
  Glottolog swed1236
Angla nomo Swedish Sign Language
Franca nomo langue des signes suédoise
vdr

La sveda signolingvo ekhavis oficialan statuson kiel ”la lingvo de surduloj” en 1981. Depost 1983, ĝi estas ĝenerale uzata kiel instrulingvo en svedaj lernejoj por surduloj. Antaŭe, la instruado okazis pere de liplegenda sveda parollingvo, ĉar politike superregis la strebado integri la surdulojn en la ceteran socion, kaj minoritataj lingvoj estis subpremataj pli ĝenerale. De post oficialigo de la sveda signolingvo, la parollingvo ne plu estas instruata al surduloj, sed tamen la skriblingvo.

La finna signolingvo originis el la sveda signolingvo, kvankam la finna parollingvo ne parencas al la sveda. Pro tio finnaj surduloj pli bone komprenas svedajn surdulojn ol parolantaj finnoj komprenas parolantajn svedojn.