Mezfingra suprengesto

En la okcidenta kulturo, la mezfingra suprengesto estas obscena kaj insulta man-gesto.[1] La gesto komunikas moderan ĝis ekstreman malestimon kaj estas malprecize ekvivalenta al "iru kacen", "fiku vin mem", "forfikiĝu", ktp... Ĝi estas elfarita per montro de la malantaŭo de mano kun nur la mezfingro etendita supren. Tamen en kelkaj lokoj, la dikfingro estas etendita anstataŭe. Suprengesto per la mezfingro estas konsiderata kiel simbolo de malestimo en pluraj kulturoj, precipe en la Okcidento. Multaj kulturoj uzas similajn gestojn por montri sian malestimon, kvankam aliaj uzas ĝin nur por indiki aĵojn sen intenca malestimo al aliaj kulturoj. La gesto estas kutime uzata por esprimi malestimon sed ankaŭ povas esti uzata humore aŭ lude.

La mezfingra suprengesto
Basbalisto Charles Radbourne montras mezfingron al la fotisto, 1886. Ĉi tiu estas la unua konata foto de la gesto.

La gesto datiĝas el Antikva Grekio kaj estis ankaŭ uzata en Romio.[1][2] Historie, ĝi reprezentis la faluson.[1] En kelkaj modernaj kulturoj, ĝi akiris pliiĝantan famon kiel signon de malestimo kaj estis uzita de muzikaj artistoj (menciinde pli ofte inter hardkorpunkaj bandoj kaj repistoj), aktoroj, famuloj, atletoj kaj politikistoj.[3][4][5][6][7][8] La plimulto ankoraŭ vidas la geston kiel obscenan.[1] La montrofingro kaj ringofingro, krom la meza fingro, en pli lastatempaj periodoj estis komparitaj al la testikoj.[9]

Iuj nomas la geston kiel doni la trian fingron.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The finger en la angla Vikipedio.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Nasaw, Daniel, "When did the middle finger become offensive?", BBC News Magazine, BBC, 2012-02-06. Kontrolita 2012-02-07.
  2. A Greek–English Lexicon: σκιμαλίζω. Oxford University Press (tra la Perseus Project) (1940). Alirita la 17-an de julio 2012.
  3. Cobra Starship's 'Middle Finger' Video Is Bird-Flipping Fun – Music, Celebrity, Artist News. MTV.com (2012-01-19). Alirita 2012-07-09.
  4. WTF! Ariana Grande & Jennifer Lawrence Middle Finger Drama! - Hollywire.
  5. Gardner, Tim (2012-02-05). M.I.A. flips middle finger during Super Bowl halftime show. Alirita 2012-02-06.
  6. Frere-Jones, Sasha (2012-02-06). M.I.A. Shouldn't have apologized. The New Yorker. Alirita 2012-02-15.
  7. . Adele turns tables on TV execs with finger gesture. Reuters. Alirita la 11-an de julio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-22. Alirita 2017-11-01.
  8. Kaufman, Gil. M.I.A. Super Bowl Middle Finger Joins Long List Of Celebrity Flip-Offs. MTV.com (2012-02-06). Alirita 2012-07-09.
  9. Rosewarne, Lauren. (2013) American Taboo: The Forbidden Words, Unspoken Rules, and Secret Morality of Popular culture, p. 51.