Aŭstralia orcelo (Orcaella heinsohni) estas delfeno kiu troviĝas ĉe la nordaj marbordoj de Aŭstralio. Ĝi estas tre simila al la Kurtkapa orcelo (Orcaella brevirostris, de la sama genro, Orcaella) kaj ĝi ne estis priskribita kiel aparta specio ĝis 2005. La plej proksima parenco al la genro Orcaella estas la orcino, Orcinus orca. La Aŭstralia orcelo havas tri kolorojn en sia haŭto, dum la Kurtkapa orcelo havas nur du. Ankaŭ la kranio kaj la naĝiloj montras minorajn diferencojn inter ambaŭ specioj.

Snubfin-3.jpg
Elmara naĝilo
kompara larĝo
Arealo de orcaella heinsohni

Aspekto redakti

Estante specio de delfeno en al genro, Orcaella, kiu enhavas ankaŭ unu alian specion, nome la Iravadia delfeno Orcaella brevirostris, la inoj de O. heinsohni povas atongi longojn de 230 cm kaj maskloj povas atingi 270 cm.[1] La Aŭstraliaj orceloj estas subtile trikoloraj: brunecaj supre, pli helbrunaj flanke, kaj kun blanka ventro; dume la Iravadia delfeno estas uniforme ardezgriza escepte pro la blanka ventro. Tiu ĉi nova specio havas rondoforman frunton, tre malsimila al tiuj de aliaj delfenaj specioj de Aŭstralio, kaj la tre malgranda, "senpinta" dorsa naĝilo distingas ĝin el aliaj delfenoj de sia teritorio. La manko de strioj ĉiuflanke de la dorso kaj la ekzisto de kolfendo plie distingas tiun specion el sia parencaro. Ankaŭ vostungoj ludas identigeblan rolon en la vostobordo kiu povas helpi distingi ĝin el aliaj specioj de delfenoj.

La nombro de nazaj ostoj ambaŭflanke de la kraniverto varias el naŭ al ses. Estas malmulte disvolvigita mestemoida plato. En la supra makzelo estas ĉirkaŭ 11–22 dentoj en ĉiu duono, kaj en la malsupra makzelo estas ĉirkaŭ 14–19 dentoj en ĉiu duono.[2]

Vivociklo redakti

En studo pri Aŭstralia orcelo konsistanta el 18 individuoj, oni determinis, ke la proksimuma vivodaŭro estas de ĉirkaŭ 30 jaroj. Tamen, ĉar la vidaĵoj estas tiom raraj, multo restas nekonata pri tiu specio. Gravedo estas ĉirkaŭkalkulita en ĉirkaŭ 11 monatoj bazite sur la proporcioj de similaj specioj.[3]

Notoj redakti

  1. Arnold, Peter W.; Heinsohn, George E. (1996). "Phylogenetic status of the Irrawaddy dolphin Orcaella brevirostris (Owen in Gray): a cladistic analysis". Memoirs of the Queensland Museum. 39 (2): 141–204. ISSN 0079-8835.
  2. Würsig, Bernd; Thewissen, J. G. M.; Kovacs, Kit M. (27a de novembro 2017). Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press. ISBN 9780128043813.
  3. Bekoff, Marc (2009). "Ethics and Marine Mammals". Encyclopedia of Marine Mammals. Elsevier. pp. 396–402. doi:10.1016/b978-0-12-373553-9.00094-8. ISBN 9780123735539.