La Aŭstralo aŭ en hispana austral iĝis valida monunuo de Argentino la 15-a de junio de 1985, kiam la tiama prezidento Raúl Alfonsín subskribis la dekreton 1.096, anonce novan ekonomian planon (nome Plan Austral) de la tiama ministro de ekonomio Juan Vital Sourrouille por bremsi inflacion kiu estis kreskinta. Ties simbolo estis majuskla A kun detalo ke la horizontala trabo estis duobla.

La plano inkludis la kreadon de nova monunua, ekvivalenta al 1.000 ($A) (argentina peso), al 10 milionoj de $L (Peso Leĝo 18.188) kaj al 1.000 milionoj de m$n (Peso Moneda Nacional). Dekomence la plano ŝajnis sukcesa por bremsi la inflacian plialtiĝon, sed ĉirkaŭ 1986 ĝi komencis devaluti rilate al la dolaro kaj neniam sukcesis rekuperiĝi. La aŭstralo perdis valoron de 5.000% jare rilate al la dolaro ĉirkaŭ 1989. En 1992 ĝi estis anstataŭita de nova monunuo, nome la konvertebla peso, je proporcio de 10.000 aŭstraloj por peso.

Origine oni eldonis monerojn por ½, 1, 5, 10, kaj 50 centavoj kaj monbiletoj por 1, 5, 10 kaj 50 aŭstraloj. Sed dum la inflacio progresis, oni ekeldonis valorojn multe pli grandajn. Oni eldonis monerojn de 1.000 aŭstraloj kaj monbiletojn de 500.000 aŭstraloj.

La monbiletoj de la diversaj kvantoj de aŭstraloj montris la bildojn de dekdu argentinaj prezidentoj, en la sama ordo laŭ kiu ili plenumis sian postenon; ekde Bernardino Rivadavia al Manuel Quintana. En la reverso oni montris la bildon de Progreso, kiu estis jam uzita en la monbiletoj de pesoj moneda nacional.

Eksteraj ligiloj redakti